Diskuto:Ĵurasio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La unuaj kvar eldonoj de PIV (1970, 1977, ?, 1987) donis al la vorto "Ĵuraso" kvar signifojn: (1) la montara regiono komuna al Francio, Germanio, kaj Svisio; (2) franca departemento; (3) dua epoko de la mezozoika erao; (4) la formacio de la dua epoko de la mezozoika erao. La kvina (2000?, sub redaktado de Michel de Goninaz) nur la unuajn du al "Ĵuraso", kaj la aliajn (pri kiuj temas en ĉi tiu artikolo) al "Ĵurasio". Vikipediisto:Kanadano 2006.09.20.

Dankon pro la detala informo, Kanadano. Tamen mi ne konsentas kun tiu ŝanĝo. La du plej gravaj geologiaj verkoj en Esperanto (Ĉu vi konas la Teron? de Dudich kaj Geologia Vortaro de Hoeg) uzas nur "Ĵuraso". Ĉiuj geologoj esperantistoj sekvas tiujn verkojn (inkluzive mi). "Ĵurasio" estas vortarista/lingvista revo, certe ne kompetentulo pri Geologio. Ankaŭ la nova PIV donas la radikon tekton' kaj konseidras "Tektoniko" kiel derivado de tiu radiko - NPIV do subtenas la supozeblan prefikson -ik. Certe kritikinda verko grandparte, ĉefe geologie. Oportune mi reverkos tiun artikolon. - Fernando Maia Jr. 23:38, 11. Sep 2008 (UTC)