Diskuto:Ŝabato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Citaĵo el la Biblio[redakti fonton]

Mi atentigas pri mistraduko el la Biblio. Oni donas la precizajn vortojn de Eliroj 20 laŭ la traduko de Zamenhof sed kun unu ŝanĝo, ke oni ĉie ŝanĝas la vorton "sabato" al "ŝabato". Jen la originala versio:

8 Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. 9 Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; 10 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; 11 ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.

Estas vere, ke oni ne asertas, ke tio estas la Zamenhofa traduko, sed la legantoj nature supozas tion. Do, kial ne doni la tradiciajn vortojn, anstataŭ senaverte adapti la tradukon? 82.45.216.84