Diskuto:Felanaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Ŝatantaro de felo)

Neniu Esperanta vorto enhavas du R. Aŭ ni movu al furio, furho, kulturo Furry. Mi subtenas la lastan, ĉar ne ĉio esperantigindas. Bab 17:18, 15. Apr 2006 (UTC)

Dankon. Mi peti vi movi la artikolo 82.199.102.55 17:40, 15. Apr 2006 (UTC)
Du literoj R estas ekz. en vorto FORRABITA, sed vi pravas, ke en tiu ĉi kazo estas furro iom mirinda. Petro 15. Apr 2006 17:56 (UTC)
Jes ja. Mi devintus skribi "neniu nekunmetita vorto enhavas du sinsekvajn R"... Esperanto, malkiel la Hispana, ne posedas du malsamajn fonemojn "r" kaj "rr". "Furro" simple sonus kiel "furo" en la prononco de kelkaj ("rulademuloj"). Bab 10:39, 17. Apr 2006 (UTC)

La nomo de ĉi tiu koncepto verŝajne ja estas esperantiginda, ĉar ne temas pri io specife anglalingva. Eble estu "peltuloj" aŭ simile. Lingvano 18:51, 15. Apr 2006 (UTC)

La nomo de fenomenon estis originatis en anglalingvan, sed gi perdis gia komencan signifon (ekz. furanoj ne havas felon) Furry != furry man. Furry estas nova koncepto kaj neologismo 82.199.102.55 19:17, 15. Apr 2006 (UTC)
Hm. Ni havas tre similsonan vorton curry, kiu malgraŭ sia preskaŭa internacieco tiuforme, esperantiĝis kiel "kareo". Do, iusence, furry devus elturniĝi "fareo". Tamen, mi preferus "furio". Kiun vi? Bab 10:39, 17. Apr 2006 (UTC)
La vortoj curry kaj furry ne estas tre similaj. Ili havas malsamajn vokalojn en la angla kaj diversajn originojn. La prononco de curry estas proksimume [kari], kaj la vorto devenas de tamila vorto, kari. La prononco de furry estas proksimume [feri], kaj la origino estas angla vorto por pelto, mi pensas. Cetere, furio jam signifas "furiozan virinon" en Esperanto, do estus konfuze reuzi tiun vorton. Mi supozas, ke oni jam pensis pri bestulo kaj simile. Lingvano 22:44, 17. Apr 2006 (UTC)
La literumadoj estas tre similaj. Mi serĉis respondon al kiel trakti du sinsekvajn R el Angla vorto. (Ĉiukaze, la prononco de furry al mi sonas pli simila al curry ol al ferry.)
Notu la noton kiun mi antaŭe lasis supre de la paĝo. Libere ŝanĝu na "furianoj" al "Furry-anoj", se vi sentas vin pli komforta tiel. (Mem mi ĉesis batali homonimojn.) Bab 23:08, 17. Apr 2006 (UTC)
Grandan dankon, Bab! Vi korektis mia erarojn 82.199.102.55 17:57, 19. Apr 2006 (UTC)
Inter membroj de la komunumo jam estis interkonsentita kaj akceptita la baza radiko fel-. Ties membro sekve estas felano kaj la komunumo estas ŝatantaro de felo / fel-ŝatantaro / felanaro. Por pliaj interkonsent(i/a)taj vortoj bv. konsulti la prifelan vortaron uzatan en Esperanta WikiFur [1].
Se neniu kontraŭas, mi alinomigos tiun ĉi artikolon. --CubeF 23:34, 21 Okt. 2011 (UTC)

"Fanujo"[redakti fonton]

Ĉu oni komprenas la vorton "fanujo"? Ĝi estus taŭga traduko de la Angla fandom, kaj ni jam havas la vorton "fano" (kaj na "uj" kiel en "Esperantujo" (ja ielete "Esperanto fandom", ĉu ne!))... Bab 21:38, 17. Apr 2006 (UTC)

Sed fano estas neologisma kaj facilas konfuzi ĝin kun fanatikulo, vidu Fervora subtenanto.
Mi rekomendas uzi fundamentan ŝatantaro, eventuale speciale por furry fandon estas propono felanaro. Konsultu la prifelan vortaron uzatan en Esperanta WikiFur [2]. --CubeF 23:09, 21 Okt. 2011 (UTC)

Korekta traduko[redakti fonton]

La korekta traduko de "furry" kiel substantivo estas "felulo" aŭ "felulino" laŭ la sekso de la rolulo. RST 08:41, 1. Apr 2010 (UTC)

Kvankam felulo estas efektive (tamen nemulte) uzata en la signifo, ĝi fakte signifas "hararhava persono".
Por priskribi la personon apartenantan al la komunumo estas interkonsentita vorto felano. Konsultu la prifelan vortaron uzatan en Esperanta WikiFur [3]. --CubeF 23:21, 21 Okt. 2011 (UTC)