Diskuto:Rivera ŝtato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Ŝtato Rivers)

Ĉar la vorto "rivero" estas tutnormala esperanta vorto trovebla en ĉiu vortaro, laŭ mi pravigeblas traduki la anglan formon "Rivers State" jam nun al formo "rivera ŝtato", kvankam pri la ekzakta nomo de la subŝtato ankoraŭ mankas e-lingva referenco, kaj kvankam en la esperanta formo perdiĝas la nuanceto ke angle temas pri pluraj riveroj kaj krome temas pri subŝtato, ne (kiel blinde kopiite el la angla formo) pri suverena ŝtato. Se fine montriĝos ke laŭ vortaraj referencoj preferindos variaĵoj "ŝubŝtato Rivera", "ŝubŝtato Riveroj" aŭ "ŝtato Riveroj", estu tiel. ThomasPusch (diskuto) 12:39, 23 apr. 2024 (UTC)[Respondi]