Diskuto:Subŝtatoj de Niĝerio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Ŝtatoj de Niĝerio)

En Esperanto ne eblas meti iun nomon kaj post tio plian substantivon (kiel Bauĉi Ŝtato) unu apud la alia. Gramatike tute eblas interligo per inversa ordo, do ŝtato Bauĉi, ankaŭ tolereblus kombino per streketo (Bauĉi-Ŝtato), transformo al adjektivo plus substantivo (Bauĉia Ŝtato) aŭ simpla substantivigo (Bauĉio), kvankam el enciklopedia vidpunkto tiu esperantigo estas iom aŭdaca se ĝi ne uziĝas ekster vikipedio kaj ne baziĝas je ekstervikipedia referenco - tiam la tute ne-esperantlingva nomformo (ĉi-kaze Bauchi) eble plej preferindas ... kvankam ĝi restas fremda ero en esperantlingva teksto, kaj ne sekvas la rekomendon ke unuarangaj subŝtataj unuoj prefere estu esperant- kaj ne fremdlingvaj. Kunesto de adjektivo plus substantivo (kiel Krosrivera Ŝtato) kompreneble gramatike tute ĝustas. Por gardi unuecon, ŝajnas al mi ke principe aldono de a-finaĵo al la subŝtata nomo, do transformo de Bauĉi Ŝtato al Bauĉia Ŝtato plej bone tenas kompromison inter esperantlingva gramatiko kaj simileco al la anglalingva nomformo [ke la unuoj angle nomataj "state" fakte en politika terminaro ne estas ŝtatoj, sed subŝtatoj, laŭ mi ne malpermesas doni al ili nomon "Ŝtato", majuskle, kio klarigas ke temas pri politike difinita teritorio kaj klare similas al la anglalingva nomparto "State", majuskle]. Sed mi ne kreos ion kion mi ne trovis en la esperantlingva literaturo ekster Vikipedio, kaj do provizore ne vidas alternativon al uzo de la plej konciza anglalingva nomformo (ĉi-kaze Bauchi), kiel faras plej multaj aliaj vikipediaj artikoloj de latinalfabetaj lingvoj, se necese (ekz. en la kazoj "kano", "ondo", "borno" aŭ kiam nomo, kiel "Imo", samtempe estas teritorio kaj rivero) kun klariga aldono de "Niĝerio" aŭ "ŝtato de Niĝerio" inter krampoj. La "pli esperantlingvaj" formoj kiel Bauĉia ŜtatoBauĉio tamen ĉiukaze funkciu kiel alidirektiloj, kaj se la niĝeria Esperanto-movado decidas pri kutime uzinda kaj gramatike ĝusta esperantlingvaj nomoj de la subŝtataj unuoj, tiu nomigo uziĝu kun fidinda referenco. ThomasPusch (diskuto) 22:11, 13 Jan. 2015 (UTC)