Diskuto:1121 Natascha

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nataŝa Tiĉomirova[redakti fonton]

Kie vi prenis tian familinomon??? Mia rusa sperto sugestas mim, ke tiu familinomo simple ne ekzistas kaj neniam ekzistis. La samon aludas guglo : ĝi tuj konsilas serĉi alian familinomon kaj en la rezultoj mi trovis eĉ ne unu vorton "Tiĉomirova" en la rusaj literoj.Sxak 02:29, 4. Jan 2011 (UTC)

Abundas kongruaj fontoj (el kiuj kelkaj ne estas Vikipedio):
Arno Lagrange @ 10:11, 4. Jan 2011 (UTC)
Kaj??? En neniu el tiuj fontoj mi vidis tiun familinomon, skribita per la rusaj literoj. Mi ne dubas, ke ŝi estas Tichomirova, mi nur certas, ke ŝi ne estas Tiĉomirova. Plej verŝajne ŝi estas Тихомирова do tiĤomirova. La germana lingvo estis vaste instruata en la rusiaj lernejoj nun kaj antaŭe eĉ pli vaste, do multaj (ankaŭ mi) havis la kutimon skribi sian familinomon en germana transskribo. Kaj certe ne nur dщnu la ligon por gugla serĉado, sed ankaŭ mem vidu, kion respondas guglo. o ĉu vi povas dir al mi sub kiu numero via gugla serĉo montras la familinomon Tiĉomirova?.Sxak 10:24, 4. Jan 2011 (UTC)

Mi ne esploris per Esperanta transskribo, nur per la transskribo uzita en la angla: nur por kontroli ke tiu homo estas menciita en aliaj fontoj. Pri ĝusta transsskribo kaj ĝusta rusa literumado, mi ne kompetentas. Bonvolu ĝustigi laŭ via kono. Ŝajnis al mi ke vi priskribis tute neekzistanta la familian nomon. Nu, pli ĝuste, vi opinias ĝin ne ĝuste transskribita. Tiukaze, nur korektu kaj la afero estas finita. Arno Lagrange @ 12:51, 4. Jan 2011 (UTC)

Mi jam dum horo estis serĉcanta tiun informon en la rusa, sed sensukcese. Mi ne povas korekti tiun familinomon, ĉar mi ne scias ĝian ĝustan rusan literumadon. La plej ofta el la eblaj tiaj familinomoj estas Tiĥomirova (vidu en la rusa vikipedio giajn posedantojn). La familinomon Tiĉomirova aŭ Tiĉomirov mi neniam aŭdis. Tamen ŝajne eblas aliaj variantoj.Sxak 14:01, 4. Jan 2011 (UTC)
Guglo havas iom da trafoj per "Наталья Тихомирова" Arno Lagrange @ 20:43, 4. Jan 2011 (UTC)
Jes, sed inter ĝiaj rezultoj mankas mencio pri tiu asteroido. Mi serĉis ankaŭ "Наталья Тихомирова 1121" kaj "Наталья Тихомирова астероид" sed same senrezulte.Sxak 00:50, 5. Jan 2011 (UTC)