Diskuto:Aŭstrio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne scias pri la nomoj de provincoj de Aŭstrio, ĉefe pri Aŭstrio Malsupra kaj Aŭstrio Supra. Mi unuformigis ilin pro unuformeco (Aŭstria Malsupra -> Aŭstrio Malsupra) sed bezonus akcepton. --Martin BENOIT


Karaj ! mi trovis la aspekton de la paĝo vere ne agrabla kun dividoj : flago unue / dividlinio / mapo / dividlinio / komenco de la artikolo (sen elstaranta elemento). Mi do ŝanĝis tion laŭ modelo de artikoloj pri aliaj landoj. Ĉu ne pli bone tiel ? --- Arno


Mi vere ŝatas la novan aspekton! Ĉu indus havi ian norman dezajnon por la landaj paĝoj kiel en la angla Vikipedio? --Chuck SMITH


Norma strukturo por landaj artikoloj estas tre inda afero. Se la Angla Vikipedio jam havas tian normon, kaj se tiu normo ŝajnas nemalbona (la Angla Vikipedio ja havas multe pli da spertoj ol la nia), tiam indas eble tiun normon transpreni laŭeble.

Mi jam volis skribi, ke oni prefere ne uzu tabelojn nur por bele centrigi mapon. Unu sola mapo ja ne estas tabela enhavo. Tabelojn oni uzu nur por prezenti tabelecajn datumojn (statistiko k.s.). Arno tute modele uzis "div" kun "style"-atributo. Tio estas bonega, kaj ofte fariĝas multe pli simpla ol misuzata tabel-kodo. Dankon al Arno!

Aliflanke ni eble ne tro umu per belaĵoj kiel "float" k.s. La Vikipedio prefere restu ĉiam simpla kaj orientita je enhavo pli ol je aspekto.

Oni povus oportunigi la aferon, se en la Vikipediaj stilfolioj jam troviĝus kelkaj pretaj klasoj kun stildifinoj taŭgaj por ekz. mapoj, bildkompleksoj k.s. Tiam sufiĉus en la redaktado meti ion similan al:

 <div class="mapa-prezento-23">
 [[Dosiero:at.gif]]
 </div>

Kaj tiel aŭtomate aplikiĝus la stilo por klaso "mapa-prezento-23". Poste ni povus rapide plibonigi la prezenton de ĉiuj tiaj okazoj per ŝanĝo en la stilfolioj, se ni trovus, ke la prezento estas plibonigebla. Kaj tiel ankaŭ eblus variigi la prezenton per persona elektado de diversaj stilfolioj...

Ĉu vi komprenas mian ideon?

Bertilo WENNERGREN la 6-an de marto 2003