Diskuto:Aŭtotrofo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭtotrofo / aŭtotrofulo[redakti fonton]

Laŭ NPIV, la radiko aŭtotrof/ estas adjektiva:

aŭtotrof/a Ne bezonanta organikajn nutraĵojn por kreskado…

Tial, la vorto aŭtotrof/o ordinare signifu la kvaliton (alinome, aŭtotrofecon; anglalingve, autotrophy), analoge al belo = beleco, ktp. Jen la decido de la Akademio de Esperanto:

post adjektivaj radikoj la o‑finaĵo signas la nomon de la kvalito esprimata de la radiko aŭ ties konkretan manifestiĝon. Tiu konkreta manifestiĝo povas esti konkretaĵo (malfaciloj, malagrabloj), kvalito de iu aŭ de io (belo de virino, malfacilo de tasko), aŭ eĉ individuo (mia kara, mia belo). Tiun komunan aŭ resuman formon, tamen, oni uzas nur escepte, precipe en la poezio. Ordinare oni distingas la diversajn specojn de manifestiĝoj per la t.n. kategorio-sufiksoj (aĵo, eco, ulo). La simpla o‑finaĵa formo signifas la respektivan kvaliton kutime nur kiel abstraktan nocion (la belo, la bono) aŭ fizikan nocion (la varmo, la forto). La konkretan manifestiĝon indikas -aĵo (malfacilaĵoj, malagrablaĵoj, belaĵoj, bonaĵoj), la kvaliton de iu aŭ de io indikas -eco (ies beleco, boneco, forteco; malfacileco de tasko). La individuan manifestiĝon signas -ulo (belulo, bonulo, fortulo).

(Tio estas unu el la gravaj malsamaĵoj inter Esperanto kaj Ido.)

Simile, laŭ la Reta Vortaro:

aŭtotrof/a Produktanta la vivnecesajn organikajn substancojn…
aŭtotrof/ul/o Vivaĵo, kiu produktas sian organikan substancon… Rimarko: Iuj tekstoj laŭ la angla uzo rigardas „aŭtotrofo“-n baza vorto por la vivaĵoj…

Tial, kaj NPIV kaj ReVo preferas ke aŭtrofo estas la eco kaj aŭtotrofulo la vivuloj. Osteologia (diskuto) 07:04, 7 mar. 2019 (UTC)[Respondi]