Diskuto:Aboliciismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Situacio en Usono[redakti fonton]

1. (Gramatiko) En la sekcio Usono, "mallegaligita" devas miaopinie esti "malrajtigita".
2. (Enhavo) La malrajtigo de sklavismo ne okazis je la fino de la Usona Enlanda Milito en 1865. Jure ĝi okazis jam antaŭe laŭ dekreto de la Lincoln-administracio, sed tiu dekreto nur menciis la konfederaciajn ("sudajn") ŝtatojn. Laŭleĝe do la sklavismo ankoraŭ ne estis kontraŭleĝa en la nordaj ŝtatoj. Praktike, la skalvismo en la sudo restariĝis post la milito. En la jaro 1877 la nigruloj denove perdis sian voĉdonrajton kaj plejparte devis labori laŭ sklavecaj kondiĉoj aŭ elmigri en la nordon. Nur en 1964 la jura kaj praktika separigo de la nigruloj estis deklarita kontraŭleĝa, kaj nur en 1965 la nigruloj regajnis la plenan voĉdonrajton kiel la blankuloj. Oni ne povas do precize diri, kiam finiĝis la sklavismo (oni povas eble diri "iam inter 1925 kaj 1965"), sed ĉiukaze ne estis en 1865, nek jure nek praktike. N.B.: La plejmultularo de la historiistoj hodiaŭ opinias, ke la Usona Enlanda Milito ne estis kaŭzita ĉefe (kelkaj ne eĉ kredas ke parte) pro la sklavismo. La kialoj estis komercaj kaj politikaj, sed la sklavismo taŭgis bone kiel argumento por pravigi la nordon en la okuloj de observantoj.
--Bel Air 17:33, 8. Dec 2008 (UTC) (origine de 13:21, 18. Nov 2008 (UTC))