Diskuto:Afrikanso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Afrikansa lingvo)

Ĉi-lastaj versoj: Want aan U behoort die krag
en die heerlikheid tot in ewigheid.

Ili ne vere apartenas al la teksto, estas nur komplemento kiuj kelkaj homoj uzas por pluraj preĝoj do mi petas iun refari ĉi-parton aŭ eble mi refaros ĝin.

youtube.com-ligiloj mislokitaj[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Kelkaj ĉapitroj malfacile legeblas pro la multaj tieaj ligiloj al iuj youtube-paĝoj. Mi supozas, ke oni povus forigi ilin, se ne estas pli bona ideo. Kore --Tlustulimu 23:01, 28. Dec 2007 (UTC)

Salutojn. Mi iom 'purigis' kaj 'plilegebligis' mian originalan. 29-11-200

La afrikansa venus el HOLANDO : kial ne uzi la korektan, oficialan nomon NEDERLANDO ?

Eble ĉar Nederlando ekestis nur en 1815? La afrikansa disbranĉiĝis de la holandaj dialektoj ja multe pli frue. PaulP@diskkont 09:00, 28 Mar. 2013 (UTC)

Kiu alinomis la afrikansA lingvo al AfrikansO? Ĝi prefere estu afrikansa lingvo, ĉar ankaŭ la nederlanda (ne nederlandO!) estas de la sama lingvofamilio--Alifono (diskuto) 15:37, 17 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, @Alifono:. Laŭ NPIV la titolo estas "Afrikanso". Ne ekzistas ĉikaze iu analogio kun la "nederlanda lingvo", sed kun la substantivo "sanskrito". --Tlustulimu (diskuto) 18:44, 17 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
Resaluton @Tlustulimu:, Vi pravas, kvankam mi ne konsciis pri tio. Sanskrito, Esperanto kaj Afrikanso estas bona ekzemplo por kontraŭuloj de Esperanto kiuj volas rebati la kutiman argumentadon de esperantistoj ke nia lingvo estas sen escemptoj kaj 'facila'...,ĉu? En mia percepto Esperanto estas ankaŭ malperfekta kaj mi alkutimiĝu ke ĝi fariĝis vivanta lingvo kun mallogikaĵoj... Tamen dankon pro via atentigo pri Afrikanso en PIV, kvankam ne 'sankta libro', ĉu --Alifono (diskuto) 19:19, 17 jun. 2021 (UTC)[Respondi]