Diskuto:Ajaccio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial oni uzas la francan nomon "Ajaccio" (kiu estas fakte itale!) anstataŭ la korsika nomo? Kaj do kial oni ne provas traduki la nomon? Mi proponas "Ajaĉion" kiu estas proksima el la itala kaj la korsika prononcoj. Silĉjo 01:50, 22. Feb 2006 (UTC)

Verdire, mi ne subtenas ekcesan esperantigon de urbaj nomoj : laŭ kutimaj esperantaj reguloj (kiuj mi jam legis ie sur iu paĝo de Vikipedio, sed mi ne povas rememori kie), oni devas uzi esperantigitajn nomojn nur
1) kiam la urbo estas sufiĉe grava kaj sufiĉe konata
2) kaj kiam la esperantistoj jam uzas tiun esperantan formon
Tial, ni ne povas simple inventi tute originalan nomon kiel "Ajaĉio". Aliparte kaj pli persone, mi denkas ke tia agmaniero nur malfaciligas la lernadon de esperanto : kial multnombraj esperantaj nomoj, se lerni kaj prononci la originalajn, naciajn nomojn ne problemas ? Ekzemple, tie estas "[aĵaksio]" tre komprenebla por iu ajn esperantisto.
Pri la elekto inter la franca kaj korsika nomoj, mi sincere denkas (ne nur ĉar mi estas Franco) ke la franca versio devas esti unua : tio estas la elekto de la tutaj vikipedioj (escepte, nature kaj tre prave, de la korslingva vikipedio), kaj la tutaj loĝantoj de Ajaccio parolas la francan, male de la korsikan. La plej bona solvo estas do miaopinie "Ajaccio (korslingve "Ajacciu") estas urbo en...", kun alidirekto el la korsika nomo.
Amike,
Thomas Guibal 09:38, 22. Feb 2006 (UTC)