Diskuto:Akacio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi iam legis, sed mi ne estas tute certa, ke akacioj bone taŭgas por rekultivi sekan landon, ĉar ili ne bezonas multan akvon, kaj sub ili estas granda areo de ombro, tiel ke sub ili oni povas kultivi aliajn plantojn. Kaj akvo ne estas rapide forvaporigita sub ili. La raporto diris, ke je la suda rando de la dezerto saharo jam tre grandaj areoj estis kultivitaj tiamaniere.

Mi nur trovis malgrandan alineon pri tio en la angla vikio, tial mi ne estas certa, cŭu mia memoro pravas. Ankaŭ la reguloj de vikio postulas bonajn fontojn, memoro ne sufiĉas por enmeti ion en artikolon. Ĉu iu havas pliajn fontojn? --Hans Eo 15:14, 11. Feb 2011 (UTC)