Diskuto:Akademio De Esperanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen demando al la esperantistaro: Kial havi Akademion se oni ne sekvas ĝiajn decidojn? --Sennomo

Ĉu ne por ke ni povu diri, "Jen, ni havas Akademion, same kiel havas tiel gravaj lingvoj kiel la franca, la hispana, ktp!"? --Brion VIBBER

Multaj pensas, ke neniu sekvas la decidojn de la Akademio. Tio tamen ne estas prava. Ĝenerale homoj emas iom pli uzi vortojn oficialigitajn de la Akademio ol neoficialigitajn vortojn - ne ĉiam, klare, sed ofte. La Akademio ankaŭ faris alispecajn decidojn, ekzemple pri participoj, pri uzado de "si" kaj "sia", k.s., kaj ĝenerale tiuj decidoj ja influis la uzadon. Eĉ la ofte kritikataj decidoj pri landonomoj influis la praktikan uzadon, plej rimarkinde la uzadon de landonomoj en la gazeto Monato. La Akademio ne havas ian absolutan potencon, kaj tio estas tre bona, sed ĝi ja per siaj decidoj influas, kaj ĝi ja havas sencon. Bertilo WENNERGREN