Diskuto:Akvomaŝino de Toledo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komentoj:

1. Bedaŭrinde la bildo kopiita el la germana vikio ne aperas ĉi tie, eble, ĉar la kopirajto ne estas sufiĉa. Vidu mem en la germana vikio. Tie ĝi aperas kiel unua bildo supre. Tiu bildo estas relative nesama al tiu de la maŝino rekonstruita de Reti. La aranĝo de la stangoj en la du bildoj estas tute alia. Tio estas mirinda, ĉar ja la unua bildo estas de la jaro 1608, jaro dum kiu la originala maŝino vere funkciis. Do logike la pentristo pentris tion, kion li vidis, laŭeble ekzakte.

2. Mi ne trovis tekston en la literaturo pripensantan kritike la evoluon de la nivelo de la tekniko kaj organizado dum la du mil jaroj inter la romianoj, moroj, mezepokaj hispanoj kaj modernaj. Dum la mezepoko pro manko de akvo ne nur la kostoj de akvo estis ege altaj, sed pro uzo de malsana akvo ankaŭ epidemioj okazis, pesto, kolerao kaj aliaj. Nur dum la 19-a jarcento nia civilizacio denove konstruis funkciantajn akvosistemojn kaj malaperis tiuj epidemioj. Same kiel en Toledo okazis ankaŭ en aliaj grandaj urboj la detruiĝo de antikvaj akvosistemoj. En Toledo tio estis speciale drasta.

Restas tasko serĉi taŭgajn tekstojn por formuli el ili taŭgajn artikolojn por enmeti ilin en la vikipedion. Aŭ ĉu iu de ni verku libron pri tiu aspekto de la historio de tekniko kaj ekonomio? Certe estus tre interesa temo. --Hans Eo 14:07, 2. Dec 2010 (UTC)