Diskuto:Ali Lariĝani
Etoso
Mi korektis lingvajn kaj stilajn malglataĵojn de via teksto. Pri jena frazo mi dubas, ĉu mi ĝuste komprenis kaj redonis ties sencon, prefere la sencon de ties lasta parto: "Kiam la tiama prezidento de Irano Mohammad Ĥatami kaj la tiama prezidanto de la Meĝliso Mehdi Karubi kondamnis la provojn de la Konsilio de la gardantoj de la konstitucio malhelpi partoprenon de reformistoj en la balotado de 2004, ŝtataj televidkanaloj prisilentis tion; pro tio naskiĝis kritiko de tiuj institucioj kaj iliaj gvidantoj." --Alois 08:42, 10. Aŭg 2009 (UTC)
- Dankon pro via atento, Alois! Mi entute konsentas kun viaj korektoj, escepte de uzado de la vorto "prezidanto" - mi jam demandis pri tio kaj ricevis respondon jene: Vikipedio:Lingva_angulo#Prezidanto. Diskuteblan frazon mi certigis.--RG72 12:09, 10. Aŭg 2009 (UTC)
Komencu diskuton pri Ali Lariĝani
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Ali Lariĝani.