Diskuto:Amur
Pri kiu Amur temas? Estas iu flago en la paĝo -- ĉu flago de la Amura provinco (oblasto)?..
- Do, laŭ la interwiki-ligoj, temas pri "Amur Oblast", sed kiel nomi tion en Esperanto? Amura Oblasto? Amura Provinco? La vorto regiono estas kvazaŭ rezervita por nomi "kraj"ojn: la Stavropola regiono ka. Do, kion pensas aliaj rusi-rilataj vikipediistoj? -- Slavik IVANOV 23:33, 29. Jan 2005 (UTC)
- La ĉefartikolo pri Rusio parolas pri provincoj de Rusio — do, mi tuj ŝanĝos la artikolon al forko-artikolo, de kiu sekvu du ligoj: Amura provinco kaj Amur (rivero), ĉu?
- La forko estas bezonata, ĉar ligo al simple Amur trafis al multaj vikipedioj per interwiki-ligoj; estus malbone meti ĉi tien artikolon pri la rivero nun, ktp. -- Slavik IVANOV 23:40, 29. Jan 2005 (UTC)