Diskuto:Anakardio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pli bone ol "akaĵuo" estas "kaĵuo" (el la portugala "caju" [kaĵu]) ĉar "akaĵuo" estas nomo de koloro tute ne rilata al frukto de anakardio. Roberto 14:17, 12. Sep 2006 (UTC)

Mi neniam aŭdis pri koloro "akaĵuo" - ĉu povus estis falsa amiko kun la portugala? En la jenaj vortaroj (Esperanta, pola, kaj angla) mi ne trovas "kaĵuo", kaj mi trovas ke "akaĵuo" estas nukso, ne koloro:
* PIV1970 kaj PIV2002
* Słownik esperancko-polski (Tadeusz J. Michalski 1991)
* Teach Yourself Esperanto (John Wells 1969)
* Comprehensive English-Esperanto Dictionary (Peter Benson 1995)
Do "akaĵuo" ŝajnas taŭga laŭ mi... Goulo 16:54, 12. Sep 2006 (UTC)
Kaĵuo me estas nukso, estas pseŭdofrukto. Oni diras "castanha de caju" (kaĵua nukso) por la nukso. Jes, vi havas multon da vortaron, sed kiom da kaĵuojn vi jam vidas? Mi manĝas kaĵuojn ekde mia infanaĝo... Pri la koloro, estas en la franca vorto "acajou" [akaju] kiu signifas "coloro de mahogano", pro tio, kelkaj nomas la koloron de mahogano "akaĵuo".Roberto 18:15, 12. Sep 2006 (UTC)
Kiel Roberto jam diris, "acaju" en la portugala signifas mahagonon aŭ mahagonan koloron. Laŭ "Konciza Etimologia Vortaro" (André Cherpillod), "akaĵuo" devenas de tiu portugala vorto, kaj eĉ en tiu vortaro estas klare, ke la origina signifo estas mahagono. Mi opinias do, ke estas sensencaĵo kaj malrespekto al la origina vorto "caju", el la tupia lingvo, sed kulpas la homoj, kiuj enesperantigis la vorton "akaĵuo". Mi mem uzas libere la vorton "kaĵuo", sed mi ne scias ĉu ĝi estu envikipediigita nuntempe, ĉar ĝi ne estas kutima. Ĉu ĝi estu menciita en noto, ĉu ni kreu redirektilon? Ĉu estas regulo de Vikipedio por tiaj problemoj? (esperinde ne) --Raoni Sousa 17:14, 13. Sep 2006 (UTC) p.s.: mi trinkas kaĵuan sukon ekde mia infanaĝo :D
Okazis ke en komenco de eksploro de mohagano, oni uzis rezinon de anakardio por protekti mohoganon, kaj oni vendis tiun lignon en Eŭropo kiel "mogno a caju" (mahogano je kaĵuo), sed francoj ne konis la portugalan kaj pensis ke "a caju" estas nur unu vorto kaj nomis la lignon "acajou". Roberto 17:26, 13. Sep 2006 (UTC)
Ankaŭ mi manĝas tiujn nuksojn/fruktojn/ajnaĵojn dum mia tuta vivo, do bonvolu ne sugesti ke mi neniam vidis ilin. :) En la angla oni nomas ilin "cashew". Evidente oni povas argumenti ke la Esperanta termino devis esti "kaĵuo" anstataŭ "akaĵuo" por ke ĝi estu pli simila al la portugala termino. Tamen restas la fakto ke verŝajne en realo la pli uzata Esperanta termino estas "akaĵuo". Certe estas aliaj tiaj ekzemploj, kie la Esperanta termino ne kiel eble plej proksimas al alilingva termino. (Ekzemple la ofta Esperanta misliterumado "eksploro" anstataŭ la vera "esploro", kiun ankaŭ faras iuj anglalingvanoj pro la angla "explore".) Sed se multaj diversaj paper- kaj ret-vortaroj montras "akaĵuo" kaj google-serĉado montras ke tion homoj uzas, ŝajnas ke tiu fakte estas la Esperanta termino, ĉu ne? Eble estas inde/interese mencii tiajn lingvajn aferojn pri la portugala termino en artikolo pri la Esperanta vorto "akaĵuo"... sed vikipedio ne temas pri lingva reformo, do la artikolo ne estu "kaĵuo", ĉu ne? (Krome, mi ankoraŭ ne vidis iun ajn indicon ke "akaĵuo" estas efektive uzata kiel koloro en Esperanto, nur ke "acaju" estas koloro en la portugala.) Goulo 12:40, 16. Sep 2006 (UTC)
Ho koincide ĵus aperis interesa ekzemplo en pivgrupo pri la vorto "zapi", kiu ne havas saman signifon kiel en la originala angla ("zap"), sed aliaj lingvoj prenis la anglan slangon kaj iom ŝanĝis la difinon, kaj tiu ŝanĝita difino eniris Esperanton, spite la malsimilecon kun la angla originala esprimo. Pri akaĵuo, pluraj naciaj lingvoj (finna, germana, hungara, nederlanda, rusa, sveda, ...) enmetis komencan "a" al iuj formoj de la vorto, laŭ ReVo. Do verŝajne ne simple temas pri fuŝa esperantigo. Ĉi tiu diskuto interesas por mi, ĉar mi ĝi konstatigas min ke "Esperanto ja tre ofte pruntas ne rekte el la origina lingvo, sed el la internacia vortotrezoro" kiel rimarkis Bertilo. Goulo 09:05, 17. Sep 2006 (UTC)

Esperinde tiel estus, sed multfoje la esperanta trezoro pli similas al la franca trezoro pro PV/PIV/NPIV, tute franco-centrisma. Ĉar tiu vortaro famegas, oni ĝin uzas senpense kaj tiel aperas iam kaj iam vortoj en Esperanto el la franca trezoro, kaj tiam multe da tiuj vortoj ne plu ŝanĝeblas... -- Fernando Maia Jr. 21:48, 18. Feb 2008 (UTC)