Diskuto:Andreas Künzli

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Retligiloj[redakti fonton]

VP ne estas kolektejo de retligiloj. Prefere estu unu ligilo al ekz. la persona ekstervikipedia retpaĝo de la persono, kaj de tie ja povas esti pliaj retligiloj.--Ziko 23:05, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Seriozeco[redakti fonton]

Mi ne komprenas, kial oni skribas frazon kiel tiun: "En la Esperanta Respubliko li oficas kiel Ministro pri Analizado de Stranguloj, Fuŝuloj kaj Fantaziuloj en la Esperanto-Movado (Ministro n-ro 56). http://esperantarespubliko.blogspot.com" en serioza vikipedio. MichaelL2008 (diskuto) 14:05, 29 Nov. 2013 (UTC)

Metita kiel satira mencio. --Lu (diskuto) 07:35, 14 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Neesperantisto[redakti fonton]

Kvankam mi scias, ke S-ro Künzli nomas sin mem "eksesperantisto", mi ne kredas, ke tiu stato ekzistas. Esperantisto estas homo, kiu scipovas Esperanton (kaj S-ro Künzli scipovas la lingvon) sendepende, ĉu la koncerna persono rigardas sin ano de la Esperanto-movado, estas membro de iu E-organizo aŭ aktive aplikas la lingvon. MichaelL2008 (diskuto) 14:05, 29 Nov. 2013 (UTC)

La vorto Esperantisto estas "unu el la nomoj por personoj, kiuj parolas Esperanton"; en la Deklaracio pri la Esenco de Esperantismo en 1905 oni difinis: "Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kia celo." Sekve homo kiel Künzli, kiu scias kaj uzas Esperanton, ne povas esti "eksesperantisto". Kaj ĉiukaze tiu sola eco ne povas sencohave esti la kerna priskribo de Künzli en la kesteto dekstre! Do mi ŝanĝis tion. --Lu (diskuto) 06:57, 14 jul. 2017 (UTC)[Respondi]