Saltu al enhavo

Diskuto:Antaŭmanĝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En rusa lingvo vorto закуска (zakusko) havas du sencojn: 1) antaŭmanĝo por aktivigi apetiton; 2) manĝeto uzata por postmanĝi drinkaĵon. Ekzistas ankoraŭ kelkaj sencoj, sed ili estas ne ligitaj kun manĝo. Se vi demandus rusparolantojn (rusojn, ukrainanojn, belorusojn, ĉebaltianojn mezazianojn ktp) oni nepra respondus, ke zakusko estas postdrinka manĝeto. Pri antaŭmanĝo rememoras nur kuiristoj. P.Fiŝo 10:14, 23. Nov 2009 (UTC)

Vi pravas pri la du sencoj. Mia rusa edzino responde al mia demando pri la signifo de "zakuska" unue pensis pri la postdrinkaj manĝaĵetoj, sed nia ruslingva kuirlibro same kiel la ruslingva Vikipedio uzas la vorton en la senco de antaŭmanĝo.
La informo pri la antaŭmanĝa senco de la vorto jam troviĝas en ĉi tiu artikolo. Informon pri la postdrink-maĝaĵeta senco oni povus mencii en la artikolo intermanĝeto (oni eble eĉ povus krei apartan artikolon postdrinka manĝaĵeto, en kiu eble ankaŭ indus mencii la hispanajn "tapas", sed mi ne certas ĉu vere indas havi tian artikolon; mi ne sukcesis trovi alilingvan Vikipedion kun tia artikolo).
Ĉiuokaze, la antaŭa artikolo zakusko, el kiu mi faris plusendilon, enhavis ankŭ informon pri dolĉaj manĝaĵoj, dum la rusa vorto nek en sia neformala nek en sia pli formala senco povas signifi dolĉajn manĝaĵojn. Verŝajne tiun artikolon influis la signifo de rilataj vortoj en okcidentslavaj lingvoj. Ĉiuokaze, ne indas en la Esperanta Vikipedio havi artikolon kiu miksas ĉiujn signifojn kiun tiu slava radiko povas havi en la diversaj slavaj lingvoj; pli bone estas mencii tiujn apartajn aferojn en apartaj artikoloj. Marcos 21:54, 23. Nov 2009 (UTC)
Markos, se vi loĝus iom pli apude, do mi nutrus vin ber bongustega zakusko en la dua senco :) P.Fiŝo 14:44, 24. Nov 2009 (UTC)
Mi antaŭe pensis, ke la rusa vorto ĉiam estis en pluralo (zakuski = zakuskoj) - ĉu prave? --Dominik 05:57, 25. Nov 2009 (UTC)
O! Zakuskoj - havas (plej ofte) certan sencon: antaŭmanĝo, manĝeto por kreskigi apetiton, kaj iam postdrinka manĝeto. Zakuska - nur postdrinka manĝeto! Tane mia vidpunkto estas vidpunkto de rusparolanta ekssovetiano. Mia opinio rilatas nur al rusparolantoj.P.Fiŝo 08:13, 23. Dec 2009 (UTC)

Laŭ la difino "Antaŭmanĝo estas plado servata antaŭ la ĉefplado ĉe plurplada manĝo" la titolo de la artikolo fakte devus esti "antaŭmanĝaĵo" - manĝo estas la ago manĝi (matenmanĝo, tagmanĝo, vespermanĝo, antaŭmanĝo, postmanĝo, intermanĝeto...), manĝaĵo estas la nutraĵo manĝata tiuokaze. Mi iom adaptos la unuan frazon...

ThomasPusch 08:07, 27. Mar 2010 (UTC)