Diskuto:Apudrivera ebenaĵo
Etoso
Kial floodplain estas tradukita en apudriveran "herbejon" ? Mi pensas ke la termino estu pli ĝenerala. Eble : "apudrivera inund-ebenaĵo" ?? --Forstbirdo (diskuto) 07:58, 7 Jul. 2012 (UTC)
- Aŭ simple apudriverejo, ĉu ne? Yurij Karcev (diskuto) 07:59, 2 Mar. 2014 (UTC)
- Tamen, mi kredas ke floodplain (inundebenaĵo) kaj monta apudrivera herbejo estas tute malsamaj ekosistemoj. En la unua, la akvo malfluas, do ĝi estas abunda sed malriĉa je oksigeno. En la dua, la akvo fluas kaj ĝi kutime ne estas abunda, sed la aero estas malseka pro la proksimeco de rivero. Aldone, la vorto "herbejo" klarigas ke la ekosistemo ne estas arbaro; male, "inundebenaĵo" povas enhavi ankaŭ arbojn, fakte ĝi povas ankaŭ esti "inundarbaro". Simile, la vorto "ebenaĵo" klarigas ke la loko estas "ebena"; male, "herbejo" povas ankaŭ estis "malebena" (kaj ofte estas meze de montoj). Do mi kredas ke oni devas havi du artikojn, unu por inundebenaĵo kaj alia por apudirvera herbejo. --Rdelre (diskuto) 10:40, 6 Jun. 2015 (UTC)
Komencu diskuton pri Apudrivera ebenaĵo
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Apudrivera ebenaĵo.