Diskuto:Arĝenta golo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Punŝoto/penalo/punalo[redakti fonton]

Ĉu simple punŝoto aŭ dekunumetra (dekunua) punŝoto? Kial ne penalo?

Laŭ mi, 'punŝoto' estas jam konata kaj uzata, kaj cetere ĝi estas kombino de ordinaraj radikoj. De kie venas 'penalo'? (Aŭ, ĉe fino de la artikolo, 'punalo'?) Ŝajnas al mi ke ĝi estas neologismo - do, preferata estas la jam ekzistanta 'punŝoto'.
Mi pensas ke aldoni 'dekunumetra' estus superflua, ĉar oni ja komprenas ke ĝi signifas tion. La ordinara kompensa posedo de la pilko kontraŭ teamo kiu misludis (mi ne konstatas la terminon - ĉu 'libera pilko'?) ne nepre estas 'ŝoto'. --Antony 16:29, 18. Jun 2004 (UTC)

"Penalo" troviĝas en la angla-Esperanto vortaro de BENSON kiel sporta termino, sed markita kiel neologismo. Mi kredas ke ĝi valoras, ĉar ne ĉiam temas pri puno -- la ŝotoj kiuj finas ludojn en kazo de egalstato, ekzemple. Mi kredas, ke FIFA nomas tiujn ŝotojn "piedfrapoj de la (penala/punŝota) marko" ("kicks from the penalty mark", angle). -- Mendoro 18:19, 2. Jul 2004 (UTC)

Penalo troviĝas en novaPIV. sed prezentita kiel puno, malavantaĝo. Fine de maĉo, ne temas pri punoj sed sistemo por ke estu gajnanto. En la franca oni diras "tir au but" = golŝoto. Al mi ŝajnas tute klare. Ev. dekunumetra golŝoto...--Ssire 13:00, 5. Aŭg 2004 (UTC)