Diskuto:Arabaj-israelaj militoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĉioma artikolo al mi ŝajnas kiel laŭdkanto je la israela armeo. Ĝi ne nur ekskludas faktojn kiel la partosukcesoj de la arabaj soldataroj en la kvara milito (deskribinte ilin "malvenkajn" ankaŭ post la rekonkero de la Kanalo kaj la petrolkampoj), sed ankaŭ interŝanĝas la Milito per eluziĝo (1970) kun la Libana Kampanjo (1982). Vakas krome la Sesa Milito de 2006 (eble pro tio ke la israela armeo tiam ne venkis). Mi ŝanĝos kaj kompletigos la unuflankan artikolon. Bonvolu ne forigi la ŝablonon ĝis mi finiĝos la korektadoj! Salutas kore HannesM, 08:57 22. Mar. 2008 (UTC)

Mi nun perfektigis la artikolon laŭ mia kompreno de objektiveco. Se vi havas sugestojn aŭ kritikon, bonvolu postlasi mesaĝon. Oni povas diskuti kaj eventuale redaktadi la artikolon. Salutas samideane HannesM, 22:11 22. Mai. 2008 (UTC)