Diskuto:Arbokuracado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fakte tiu artikolo miksigas materiajn kuracefikojn kun misteraj "mistikaj" konjekteble fantaziaj efikoj.

pli bone arba kuracado, ĉu ne


Mi konfesas, ke la titolo de la artikolo unue igis min pensi pri "kuracado de (malsanaj) arboj". Tial mi subtenas la proponon de Narvalo. Povus esti ankaŭ "kuracado per arboj" aŭ "per-arba kuracado".

Krome mi opinias, ke enciklopedia artikolo neniam rekte alparolu la leganton, nek per demandoj ("ĉu vi havas kapdolorojn?"), nek per la u-formo ("iru en arbaron"). Tio impresas propagandece. Certe la artikolo estas formulebla sen tiaj efektemaj stil-rimedoj.

Umberto 20:29, 11. Aŭg 2005 (UTC)