Diskuto:Arkitekto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Arkitekturistoj)

Vorto estu ĝusta[redakti fonton]

En nuna artikolo estas proponitaj por uzado samtempe "arkitekto" kaj 'arkitekturisto". Mi opinias ke ĝusta estas nur dua vorto: ĝi devenas de arkitekturo (radiko arkitektur) per aldono de sufikso ist kaj finaĵo o. Unua vorto estas kun radiko arkitekt; la radiko ne estas sama kiel en "arkitekturo". Do nur "arkitekturisto" estas samradika kun "arkitekturo" (kaj ili fakte devenas de unu radiko: arkitekturisto estas ulo okupiĝanta pri arkitekturo). Ĉi tiu ideo montras ke ĝusta vorto estas "arkitekturisto"; en PIV estas eraro. Mi proponas eki la artikolon per senerara nomo. --Dima41 (diskuto) 18:04, 28 Feb. 2015 (UTC)

Laŭ Nova PIV, paĝo 110 ekzistas du apartaj vortoj, nome arkitekto (3-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro) kaj arkitekturo (8-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro). Sed la formo arkitekturisto ne aperas tie. Krome mi tre dubas pri ĝia nuntempa uzado. Mi jam uzas esperanton preskaŭ 23 jarojn kaj ĝis nun nenie krom ĉe vi legis ĝin. Hodiaŭ mi legis ĝin la unuan fojon en du vortaroj, kiuj ambaŭ estas jam malnovaj.
Krome la Vikipedio ne proponas vortojn por la uzado, sed menciu jam uzatajn vortojn. Tio estas du tute malsamaj aferoj. Do, mi proponas eĉ malfari vian antaŭan alinomadon. Mi ja supozas, ke via sola kialo estis lingva interfero kun la rusa архитектор. Tamen la vorto "arkitekto" laŭ la 15-a regulo de la Fundamento estas pli internacia. --Tlustulimu (diskuto) 18:16, 28 Feb. 2015 (UTC)
Mia kialo ne estas plisimiligo al rusa vorto. Mi jam klarigis la kialon antaŭe: se en Esperanto estos senbezona uzado de du radikoj por similsignifaj vortoj do oni devos lernante Esperanton memori ege pli da radikoj; tio estas nekonsentinda por neŭtraleco de la lingvo. Oni povas nuntempe uzi vortarajn misojn en Vikipedio nur pro malneŭtraleco de nuna esperantistaro, tamen poste por multaj novaj esperantistoj la artikoloj estus nelegeblaj. Por tiuj ĉi vortoj tute sufiĉas unu radiko. --Dima41 (diskuto) 14:47, 1 Mar. 2015 (UTC)
La problemo ne estas eventualaj vortaraj misoj, sed ke "arkitekto" estas oficialigita vorto, kiel mi jam antaŭe menciis, kaj "arkitekturisto" ne. Nur "arkitekturo" estas oficiala. Do, ni nuntempe devas akcepti tion. Kaj tial la titolo nur povas esti "arkitekto". Krome la mallonga formo estas eĉ konata al la ortografia kontrolilo, kiu ekzistas kiel etendaĵo por Fajrovulpo, dum ke "arkitekturisto" ricevas ruĝan markilon. --Tlustulimu (diskuto) 14:59, 1 Mar. 2015 (UTC)
(+) Pri la oficialigo de vortoj decidas la Akademio de Esperanto, ne iuj unuopuloj. --Tlustulimu (diskuto) 15:02, 1 Mar. 2015 (UTC)
Laŭ mia kompreno la AdE oficialigas radikojn, ne vortojn. Do ĉar "arkitektur'o" estas oficiala ("arĥitekturo" eĉ estas fundamenta), "arĥitekturisto" ankaŭ estas, sed miaopinie ĝi ne havas la saman signifon kiel "arkitekto". "Arkitekturo" estas "arto kaj scienco…", do arkitekturisto estas fakulo pri tiuj arto kaj scienco, ekzemple universitata profesoro pri arkitekturo. Kontraŭe "arkitekto" estas aplikanto de tiuj "arto kaj scienco"; li okupiĝas pri konstruado, sed ne pri la flegado, pluevoluigo ktp de tiuj arto kaj scienco. (Kompreneble la sama persono povas fari ambaŭ.) La artikolo klare temas pri la profesio de arkitekto. La "vorto estu ĝusta" – mi ne povus konsenti pli.
Kaj kie eblas, vikipediaj artikoloj havu singularan nomon, kiel en ĉiuj enciklopedioj. (Kategorioj, kiuj kolektas similajn objektojn, havu pluralajn nomojn.) – Umbert' (diskuto) 16:02, 1 Mar. 2015 (UTC)
Neŭtraleco de AdE ankaŭ estas diskutinda (konsiderante ĝiajn anojn, iliajn lingvojn kaj vivolokojn ktp). --Dima41 (diskuto) 17:44, 1 Mar. 2015 (UTC)
@Dima41: Ne estas tasko de la Vikipedio diskutadi ion pri la movado, iuj institucioj, tie eventuale uzataj lingvoj aŭ la tieaj membroj. La sola tasko estas kreado de enciklopedio. Tion ni ne forgesu. --Tlustulimu (diskuto) 18:28, 1 Mar. 2015 (UTC)

Sed kial "Arkitekturistoj" prefere ol "Arkitekturisto" ? La artikolo ja entenas liston da arkitekturistoj, sed ĉefe temas pri la profesio de "Arkitekturisto" aŭ "Arkitekto" (kiel geologo, masonistopaŝtisto).

--Jean-François Clet (diskuto) 15:31, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]