Diskuto:Armilejo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Armilejo, arsenalo[redakti fonton]

Saluton, karaj. Ĉu laŭ vi la plej ĝusta titolo por la artikolo ne povus esti "armilejo"? La du aferoj esence samas, sed la nomo "armilejo" estas multe pli esperanteca ol "arsenalo" kaj tuj komprenebla ankaŭ de tiuj, kiuj ne konas la vorton arsenale el la itala aŭ aliaj nacilingvoj. Amike, --WinstonSmith 02:36, 19. Mar 2010 (UTC)

Komence ankaŭ mi opiniis tiel, sed en Reta Vortaro troviĝas la vorto "arsenalo", kun la indiko, ke ĝi estis uzata de Zamenhof. Tial, kaj ĉar la vorto samas en multaj naciaj lingvoj mi elektis "arsenalo" kiel titolo. --Bea 08:13, 19. Mar 2010 (UTC)
Tamen ReVo mem plusendas al "armilejo", kaj donas la difinon nur tie; tio estas maniero laŭ kiu vortaristoj montras ke ili preferas difinitan terminon al alia (la termino kie estas la difino estas preferata al latermino, ĉe kiu estas nur plusendo).
Ne ĉiu vorto, kiun Zamenhof iam uzis, nepre estas uzinda. Aldone, oni devas esti tre singarda kun Zamenhofec-indikoj en vortaroj. Multaj vortoj kiuj aperas kiel Zamenhofaj neniam estis uzataj de Zamenhof mem, sed nur aperis en vortaroj, kiujn Zamenhof estis reviziinta antaŭ ilia publikigo (sed kiuj estis verkitaj de aliaj). "Arsenalo" ne troveblas en la tekstoj de Zamenhof en la Tekstaro de Esperanto (en kiu aperas preskaŭ milion-vorta tekstaro de Zamenhof), do estas verŝajne ke ĝi estas nomata Zamenhofa nur pto tia vortaro el aliula plumo.
Mi konsentas kun WinstonSmith, ke "armilejo" estas multe pli esperanteca, uzanta la internajn vortfarajn rimedojn de Esperanto, anstataŭ apliki regulon 15 kiam tio ne necesas. "Armilejo" konsistas nur el oficialaj vortelementoj, dum "arsenalo" estas ne-oficiala en Esperanto. Do mi subtenas titolŝanĝon al "armilejo". La alternativon "arsenalo" oni kompreneble daŭre povas mencii en la unua frazo. Marcos 12:12, 19. Mar 2010 (UTC)