Diskuto:Aspern

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu vere tia apartigilo?[redakti fonton]

Eble tio ĉi estas mia propra biaso, ĉar mi loĝas en la urboparto Aspern, sed mi pensas - kaj laŭ la nombro da intervikiaj ligiloj, kaj ĉar sub la titolo "Aspern" en ĉiuj aliaj Vikipedioj krom la norveglingvaj (ĉe kiuj tio estas la lago) kaj la franclingva (kie temas pri iu filmo, kiu ĉe ni eĉ ne havas artikolon) estas artikolo pri la urboparto de Vieno, ke la urboparto Aspern estas signife pli menciinda ol la lago. Mi proponas tial havi ankaŭ ĉe ni la artikolon pri la urboparto ĉe Aspern kaj en la komenco de tiu artikolo havi ligilon "por la lago en Norvegujo vidu Aspern (lago)". Ĉu iuj kontraŭoj? darkweasel94 (diskuto) 20:57, 31 Mar. 2013 (UTC)

en ordo laŭ mi PaulP@diskkont 17:00, 3 Apr. 2013 (UTC)