Diskuto:Asteroida zono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malbone konataj asteroidoj

Tre multaj artikoloj pri asteroidoj priskribas asteroidojn kiel "malbone konataj". Sed, kial tiu kvalito estas menciinda? Entute konataj estas ĉirkaŭ 600 000 asteroidoj. Kiom de ili estas bone konataj? Malpli ol cent, mi pensas. Do la tuta resto de pli ol 599 900 estas malbone konataj. Esti malbone konata do estas tute normala kvalito de asteroido. Aŭ, en aliaj vortoj, ĉiuj asteroidoj, kun tre malmultaj esceptoj, estas malbone konataj.

Se ni skribas kaj legas tiom ofte tiujn du vortojn, ni uzas nian tempon senefike. Post la apero de la raporto de la klubo de Romo ni scias, ke la havebla kvanto de energio estas limigita, tial ni ŝparu. Ĉi tie en la vikio ni povas iomete ŝpari, se ni ŝparas tiujn du vortojn. Ni povas ŝpari tempon, elektran energion, spacon en fiksdiskoj. Ĉiu malgranda ero de ŝparado povas helpi, ke nia mondo povas ekzisti eble unu sekundon pli longe. --Hans Eo (diskuto) 11:33, 30 sep. 2018 (UTC)[Respondi]