Diskuto:Atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ADLS-diskuto[redakti fonton]

Proponita de Kerio 20:05, 16. Nov 2008 (UTC)

  • Por:
  1. Por Por: Punktor 17:12, 17. Nov 2008 (UTC)

# Por Por: --89.246.213.22 11:03, 18. Nov 2008 (UTC) IP-ulo - nevalida voĉdono Thomas Guibal 12:12, 18. Nov 2008 (UTC)

  1. Por Por: Thomas Guibal 10:10, 19. Nov 2008 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Kelkajn demandojn mi havas (mi ne volas fuŝi la artikolon): "En demokrataj primara baloto li staris kontraŭ" -> demokratAJ ? / "La 13-an de junio 1960 Demokrata Partio " -> LA Demokrata Partio ? / "En septembro kaj oktobro de 1960 estis eunuanfojon" -> Eunuanfojon ? / "En septembro kaj oktobro de 1960 estis eunuanfojon en la historio de Usono pertelevide transprenataj debatoj inter la prezidentaj kandidatoj Kennedy kaj..." -> Ĉu la frazo ne iomete stumblas ? / "43 jaroj la dua plej malplej aĝa prezidento en la historio de Usono " -> la dua plej malplej aĝa? // (RIM.: Ĝis la fino de alineo "Enpolitika") - Koran dankon, Punktor 17:12, 17. Nov 2008 (UTC)

Mi korektis tiujn mistajpojn, kiujn eĉ mi ne rimarkis. Kerio 17:21, 17. Nov 2008 (UTC)

Mi gratulas vin pro la grava, serioza laboro. Ĉu vi estus sufiĉe afabla bluigi la lastajn kvar rugajn ligilojn de la enkonduko antaŭ ADLS-iĝo ? Thomas Guibal 18:02, 17. Nov 2008 (UTC)

Dankon ! Thomas Guibal 10:10, 19. Nov 2008 (UTC)

Pri la nomo de la artikolo[redakti fonton]

Kial "atenco", se okazis murdo? Atenco ja estas nur provo mortigi! Mi proponas alinomi la paĝon al "Murdo de John Fitzgerald Kennedy". Mevo 23:43, 23. Nov 2008 (UTC)

Atenco povas esti sukcese farita, finita, aŭ nesukcese farita. Ĉiokaze ĝi estis finita sukcese el vidpunkto de atencintoj. La murdo restis ties sekvo, sed neniuokaze tio ŝanĝas la fakton, ke temis pri la atenco. Zuazua 17:36, 3. Apr 2010 (UTC)
Stranga logiko. Oni murdis Kennedy - kial do ne nomi la artikolon "murdo"? Fakte, eblas nomi la artikolon ankaŭ "Interesa okazaĵo el la vivo de Kennedy"... :) Mevo 18:31, 4. Apr 2010 (UTC)
Absolute konsentite, oni sekvas alnomi al la artikolon kiel "Murdo de John Fitzgerald Kennedy". En la aliaj dividoj de Vikipedio an la lingvoj aliaj ĝi titoliĝas kiel "murdo". Respekte. Kurt33 23:48, 10. Okt 2010 (UTC)

Bonvolu tralegi, kio estas atenco. Vi povas uzi ankaŭ aliajn lingvojn. Laŭ viaj asertoj, ke ĝi estis murdo, ni povus diri, ke la dua mondmilito estis murdado fare de soldatoj en granda amplekso. Kial ĝi do ne estas titolita tiel? Petr Tomasovsky 06:12, 11. Okt 2010 (UTC)

Laŭ NPIV atenco estas ago de tiu, kiu atencas, dum atenci signifas "Provi mortigi iun, kiun oni volas respekti". La ŝlosil-vorto, laŭ mi, estas "provi mortigi" - tio do subkomprenigas, ke la atenco per si mem tute ne nepre devas esti ĉiam sukcesa. Sukcesa atenco kaŭzas morton de la atencito, kio ja okazis al Kennedy. Do, kial ne nomi la tutan aferon simple "Murdo de John Fitzgerald Kennedy"? Mevo 21:54, 11. Okt 2010 (UTC)

La argumento, ke la artikolo titoliĝas "murdo" en multaj lingvoj ne validas, ĉar "atenco" ja estas la titolo en la angla, la germana, la franca, la hispana, la katalana, la ĉeĥa, la dana, ... Bea 07:50, 12. Okt 2010 (UTC)