Diskuto:Atlanto (anatomio)
Atlaso / atlanto[redakti fonton]
La Nova Plena Ilustrita Vortaro preferas la formon atlant/o (el la latina ne-singular-nominativa formo) anstataŭ atlas/o (el la latina singulara nominativa formo); pri la latina etimologio vd wiktionary:en:Atlas#Latin. Laŭ NPIV:
- atlas/o ① sateno ② 1. kolekto de mapoj 2. matematika termino 3. = atlanto 2
- Atlas/o 1. giganto 2. montaro
- atlant/o 1. skulptaĵo 2. osto
Laŭ la Reta Vortaro:
- atlas/o 1. sateno 2. osto. Rim.: Pli logika estus ankaŭ ĉi tiun sencon nomi „atlanto“. [Sergio Pokrovskij] 3. maparo
- Atlas/o 1. montaro 2. Atlanto
- atlant/o skulptaĵo
- Atlant/o giganto
La “plia logikeco”, kiun mencias Pokrovskij, estas tio ke, en Esperantaj biologiaj latindevenaj terminoj, oni preferas la latinajn akuzativajn formojn (ekz. cervix, cervicem → cerviko; pars, partem → parto; bos, bovem → bovo).
Do tial mi preferus la formon atlant/o. (Ankaŭ vd. la nacilingvajn formojn атлант, atlante, ktp.) Osteologia (diskuto) 02:37, 17 mar. 2019 (UTC)