Diskuto:Babela turo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"sed la venĝo de dio ne havas ian historian bazon. … Probable, ĝi estis la turo de Etemenanki, … Tiu templo-turo estis vere detruita,…" Mi dubas, ĉu estas neŭtralvidpunkte skribi tiel. Se la turo estis vere detruita, ekzistas do la historia bazo. Kaj la interpreto, ĉu tio okazis pro dia venĝo aŭ pro io alia (aŭ ĉu la dia venĝo esprimiĝis per ekzemple sieĝo aŭ sismo) estas ekster la neŭtraleco al kiu Vikipedio strebas. --Haruo 06:28, 25. Sep 2005 (UTC)