Diskuto:Barack Obama

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi lastatempe cerbumis pri la angla (latina?) vorto Caucus. La eble neologisma vorto kaŭkuso estas uzata ĉi tie. Ĉu ĝi estas en PIV? Eble pli bona estus partia kunvenaro. Por eksterusonanoj, Caucus estas estas subŝtata evento. Esence ĝi estas multaj kunvenoj de la du ĉefaj politikaj partioj, kie kandidato estas neoficiale subtenata antaŭ la reala voĉdono. -- Yekrats 17:22, 4. Jan 2008 (UTC)

Vere, mi apenas konas la vorton "caucus", ŝajnas al mi krei "kaŭkuso" tre maltaŭga. Eble vi uzu vorton "caucus", ĉar estas tre specifa de usona kulturo. En Brazila eletronika gazetaro, ekzemple, la "caucus" de Iowa aperas kiel ekzotika kuriozaĵo de usonanoj. Eble vi skribu "caucus" (partia kunvenaro en Usono). En mia Angla-Portugallingva vortaro "caucus" aperas kiel "kunveno de estroj de partioj en Usono" Roberto 18:54, 4. Jan 2008 (UTC)
En mia socio oni nomas la aranĝojn, en kiuj usonaj partioj voĉdonas pri kandidateco, "antaŭelektoj" aŭ "antaŭbalotoj". Tio eble ne estas tre klara esprimo, sed ĉe ni ĉiu scias, kion ĝi signifas. Se necesas pli preciza esprimo, eble "kandidat-elekto". Por la kunveno, en kiu okazas la baloto, ĉe ni ne estas aparta esprimo. – Aisano 18:59, 4. Jan 2008 (UTC) Mabus (e Nostradamus