Diskuto:Barata muziko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial "Hindia" kaj ne "Hinda", dum "Araba" kaj ne "Arabia"? Ĉu hindaj muzikistoj ekster Hindio ĝenerale apartenas al la sama muzika kulturo, aŭ al alia? Gunnar Gällmo 12:41, 16. Okt 2004 (UTC)

Hm. Bona demando. Mi nomis la artikolon "Hindia" por klare montri la rilaton al la Hindia duoninsulo, kaj ne aparte al la hind(u)oj. Sed ja ankaŭ estas multaj aliaj gentoj ol araboj en Arabio! Jen ĝenerala Esperanta problemo. Ĉu ni movu "Araba muziko"n al "Arabia muziko"? (1) Bab 12:48, 16. Okt 2004 (UTC)

(1) ne, ĉar tio tiuokaze signifus muziko de arabia duoninsulo, kaj kio pri muziko de Egipto ? de Alĝerio (Raj eksemple)? de Maroko, de Sirio, ktp .

Male mi aprobas hindia muziko por marki hindian subkontinenton kune kun siaj hinduaj, islamaj ktp-aj loĝantoj

(Eliott)

Ne nur hinduoj estas hindoj, do "ne aparte al la hind(u)oj" intermiksas du tute malsamajn konceptojn. Kaj aliflanke, se oni ekzemple ne kiel Enciklopedio de Esperanto diras "Nederlanda Hindujo" pri la nuna Indonezio, ne ĉiuj hinduoj estas hindoj, aŭ eĉ hindianoj (cetere multaj hindoj - hinduaj, islamanaj kaj aliaj - ja vivas ankaŭ en Orienta Afriko, en Britio kaj en aliaj partoj de la iama imperio). Fakte, "Hindio" estas termino tre vaga, kies signifo variis. Nun multaj uzas ĝin kiel sinonimo de Barato aŭ Hinda Unio, aliaj por la "hindia subkontinento"; dum parto de la brita tempo, Hindio inkluzivis Birmon; "Malproksima Hindio" por Birmo, Siamo, Hindoĉinio kaj Malako estis longtempe internacia uzo; kaj, kiel menciite, ekzistis ankaŭ en esperanto la signifo "Nederlanda Hindujo" por Indonezio. (Kristoforo Kolombo, kiam li provis atingi Hindion, inkluzivis eĉ Ĉinion kaj Japanion.) Ĉi tie temas, laŭ mi, pri muziko apartenanta al la hinda (hindarja+dravida) kulturo, kun radikoj (almenaŭ se temas pri la klasika muziko) en la sanskritlingva muzikteorio, senkonsidere kie la muzikisto loĝas. Do laŭ mi preferindas "hinda muziko" al "hindia".