Diskuto:Belorusa lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi la specimeno uzata («Patro Nia / Ojĉa naŝ») bone konformas la principon de neŭtraleco? Laŭ mi, ne, tio estas kristana propagando. Ĉu ne estus pli bone doni, diru:
Усе людзі нараджаюцца свабоднымі і роўнымі ў сваёй годнасьці і правох. Яны надзелены розумaм і сумленьнем і павінны дзейнічаць у адносінах адзін да аднаго ў духу брацтва. --Gabix 08:46, 10. Aŭg 2005 (UTC)

Jes, vi pravas, sed "Patro nia" aperas en multaj el la vikipediaj paĝoj pri lingvoj laŭ tradicio el kompara lingvoscienco. --Zmitro 08:51, 10. Aŭg 2005 (UTC)
Tia tradicio sendube fortempiĝis. Krome, por la belarusa «Patro Nia» — feliĉe — ne estas ĉefa, des pli ununura teksto. --Gabix 12:58, 10. Aŭg 2005 (UTC)


belo/bela[redakti fonton]

Laŭ Guglo:

  • "belorusa lingvo" -> 1140
  • "belarusa lingvo" -> 62

Mi dubas pri la saĝeco ŝanĝi la tutan Vikipedion de 'belorus-' al 'belarus-' laŭ la prefero de kelkaj unuopuloj. Lingvano 20:00, 9. Sep 2006 (UTC)

BelArusa lingvo[redakti fonton]

Karaj samideanoj, bonvole argumentu al mi, kial vi tradukas nomojn de Belaruslando el rusa lingvo, sed ne el belarusa lingvo? Belaruse estas "БелАруская мова"? Kial vi tiam tradukas "BelOrusa lingvo"? --Васіль Шэлехаў (diskuto) 13:07, 23 Jul. 2012 (UTC)

Nu, "belarusa lingvo" sonas kiel "bela rusa lingvo". "Belorusa lingvo" estas malpli konfuza. Bonvolu pardoni, se tiu argumento estas tro praktika kaj ne sufiĉe naciisma-ideologia! Lingvano (diskuto) 13:16, 23 Jul. 2012 (UTC)