Diskuto:Bestia besto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo ne estas sufiĉe neŭtrala, ĉar ĝi ne priskribas la folkloron, sed ŝajnigas ke la besto estas vera.

Vikipediisto:Sumthingweird 12:49AEST 29/10/2005

Ho jes, Sumthingweird, ĝi ekzistas kaj ĝi iros al via hejmo por manĝi vin! Ho! Eĉ se ne estas sufiĉe fantazia, en la komenco de artikolo estas skribita ONI KREDAS, la fakto ne estas ekzistado de besto, sed la KREDO en ĝi Roberto 03:43, 29. Okt 2005 (UTC)

Mi ĵus vidis bestan beston. Li diris al mi, ke la artikolo estas sufiĉe neŭtrala. ;) --trojo 04:12, 29. Okt 2005 (UTC)

Nu, tre bone, mi ne povas argumenti kun la besta besto. Ĉiukaze mi ne volas. --Vikipediisto:Sumthingweird 04:58, 29 Okt 2005 (UTC)
Mi skribis "tombejo" iu ŝanĝis la vorton al tombo. La angla vorto estu "cemitery".Roberto 05:03, 29. Okt 2005 (UTC)


Erara titolo[redakti fonton]

La titolo ŝanĝendas. Kaj "besta besto" kaj "bestia besto" estas mistradukoj. La adjektivo "besta" en Esperanto signifas "kiel besto, en la funkcio aŭ aspekto aŭ stato de besto", nenion pli. La Brazil-Portugala fera kaj la Angla bestial signifas "sovaĝa, (bestece) kruela". Ĉiu besto estas "besta", same kiel ĉiu homo estas "homa" ("homa homo") kaj ĉiu arbo "arba".

"bestia" en Esperanto nur povas havi la sencon "el Bestio", t.e. "el Bestujo, el la lando de la bestoj".

Ankaŭ la vortoj Angla beast (=/= animal) kaj Portugala besta (=/= animal) ne egalas nian "beston", kiu estas neŭtrala. Taŭga traduko estus "bestaĉo" aŭ eble "monstro". Mi proponas movon al "kruela besto" aŭ "kruela monstro". Ĉu aliajn? Bab 15:23, 4. Nov 2005 (UTC)


Mi scivolas, kiel ĝi nomas sin en la portagalo? Kaj ĉu "bestaĉa besto" aŭ "bestaĉa bestaĉo" estu pli proksima al la portugala? Le Hibou 16:09, 4. Nov 2005 (UTC)

En la portugala estas Besta fera, Besta= besto, fera = bestio, bestia laŭ miaj vortaroj. Fera estas sovaĝa besto, la taŭga traduko estus "sovaĝa besta besto" ĉar en la portugala ĝi estas pli ol besto, ĝi estas "besto kiel sovaĝa besto", besta fera... Feroca besto eble estas la plej proksima.Roberto 16:22, 4. Nov 2005 (UTC)

Ho, mi tamen trovis na bestia en la senco "kruela" en la malnova PIV. Tamen ĝi estas sufiĉe neofta vorto - ĝi eĉ ne troveblas en Reta Vortaro! Aliflanke fera estas ordinara, ĉiutageca vorto en la Portugala, ĉu ne?
Ĉu ni do movu la artikolon al Feroca bestaĉo? Bab 18:12, 9 novembro 2005 (UTC)
Vidu, karaj, la originala "besta fera" estas ludvorto. "Besta" signifas "besto" aŭ "besta" (ĉefe rilate al tirbesto) kaj "fera" signifas "sovaĝbesto" aŭ "feroca". Sekve oni povas rigardi "besta" kiel adjektivon de "fera" aŭ male, "fera" kiel adjektvo de bestas. Oni povas traduki, sekve, "besta fera" al "tirbesta sovaĝbesto" aŭ "feroca tirbesto". La normala vorto portugallingve por "besto" estas "bicho" (rilate etimologie al angla bitch), "besta" estas arĥaismo por "besto". Mi preferis "Bestia besto" ĉar donas ideon de redundo kiu estas en la originalo. "Besta besto" ankaŭ konservas redundon, sed oni perdas la ideon de sovaĝeco. Krome "besta fera" estas ofta epiteto de demono en portugallingvo, Besta, en religia lingvaĵo estas la apokalipsa besto. Ankaŭ "besta" signifas "stultulo". Do la originala "Besta fera" havas multajn signifojn, kiel "demona, feroca, sovaĝa, stulta tirbesto"... Roberto 18:27, 9. Nov 2005 (UTC)