Diskuto:Besto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miaopinie estus bone forigi la ĉi tiean enhavon kaj meti plusendilon al Regno animala. Ĉu farinda? - Vikipediisto:Kriĉjo


Besto estas ĉiutaga vorto, dum ke animalo estas la scienca vorto por io kio inkluzivas la homon - do, kiam oni pritraktas biologiajn konceptojn ni nepre uzu pli precizajn vortojn, ĉar ne logikas uzi vorton por sciuro kiu aplikiĝas ankaŭ al ranoj sed ne al homoj! Sciuroj multe pli similas al homoj ol al ranoj. Mi kredas, ke Bertilo montras neflekseblon kiam li rifuzas uzi animalon kiam oni donas biologian priskribon pri sciuro (oni parolas pri genro, familio, ktp, do logikas tiusence paroli pri animalo kaj ne pri besto).


Ĉu ne estas besto ankaŭ filozofia nocio por diferencigi homon kaj nehomojn? Interese estas, ke en la nova PIV estas besto difinita kiel ĉiu animalo escepte de homo, dum en la malnova PIV ĝi estis senklorofila vivaĵo kapabla moviĝi.

Miroslav MALOVEC


La vorto "animalo" aplikeblas al sciuroj, ranoj kaj homoj, kaj al multaj aliaj specioj. La vorto "besto" aplikeblas al sciuroj, ranoj, sed ne al homoj. La temo estas certa speco de sciuroj. Kiu el la du vortoj konfuzas pli? Ĉu tiu, kiu enmiksas krom ranoj ankaŭ homojn, aŭ tiu, kiu enmiksas nur ranojn, sed ne homojn?

"Animalo" ja neniel estas pli preciza ol "besto". Estas ja inverse. "Besto" estas pli preciza ol "animalo" - kiam temas pri diversaj bestoj, kaj neniel ajn pri homoj. Se temas pri diversaj bestoj kaj ankaŭ pri homoj, la vorto "animalo" pli trafas.

Se oni parolas pri "sciuroj", kaj eĉ pli unu certa grupo de sciuroj, estas tute sensence uzi la vorton "animalo", kiu inkluzivas homojn. Laŭ mia scio neniu speco de homo estas flugsciuro. Oni uzu la vorton "besto".

La vorton "animalo" oni entute uzu nur kiam la kunteksto neprigas inkluzivi homojn. Alie oni uzu la vorton "besto". "Animalo" estas fakega vorto. La precipa celo de enciklopedia artikolo estas komprenigi. Se oni uzas vorton, kiun komprenas (ĝuste) nur fakuloj, oni ne tre bone komprenigas. Se la senco kaj la kunteksto neprigas uzi fakan vorton, oni tion faru, sed kiam tio ne necesas, kaj des pli kiam la nefaka vorto estas pli trafa, oni uzu la nefakan vorton.

Bertilo WENNERGREN


Besto en ĝi mem portas ian antaŭjuĝon en ĉiu lingvo: "Beast", "Bête", "Besta", ĉiuj memorigas pri subaj, malamindaj estaĵoj - en biologiaj priskriboj ne logikas fari tiajn distingojn - laŭ scienca vid-punkto ekzistas pli da malsamoj inter sciuro kaj rano ol inter sciuro kaj homo. Animalo estas tre komprenebla vorto, ĉar en multaj landoj ĝi estas ne nur faka vorto sed ĉiutaga vorto. Sed por kontentigi ĉiujn mi decidis refari la artikolon, dontante unue priskribon tiel kiel Bertilo deziras, kiu nur 3-jaraĝa infano komprenas, kaj poste doni iom pli kompleksan priskribon pri tiu besto - mi esperas tiel solvi la aferon.


Tio pri antaŭjuĝo portata de la vorto "besto" simple ne estas vera. En normala Esperanto ekzistas nur la vorto "besto". Ĝi havas du signifojn: Aŭ ĝi inkluzivas homojn, aŭ ĝi ne inkluzivas homojn. Tio dependas de tio, ĉu oni kontrastigas bestojn kaj homojn, aŭ bestojn kaj plantojn.

Tiel statis en la lingvo ĝis la Akademio enkondukis la vorton "animalo", kiun apenaŭ iu vere uzas, krom eble fakuloj. En faka diskuto, kie oni volas nepre inkluzivi homojn, ĝi estas uzebla. Sed kiam temas nur pri bestoj, kaj kiam eĉ ne povus aperi la ideo, ke homoj estu inkluzivitaj, tiam oni plu uzu la normalan vorton "besto", kiu enhavas en si (en Esperanto) nenian ajn antaŭjuĝon, nek ion pri subeco, nek ion pri malamindeco. La aserto, ke ekzistas io tia en la vorto "besto", estas pura fantazio.

Sed ĉiuokaze ŝajnas, ke la nunaj tekstoj en la artikoloj Besto kaj Animalo estas tute bonaj.

Bertilo WENNERGREN

Propono kunigi la artikolojn animalo kaj besto[redakti fonton]

Estas strange havi la du artikolojn animalo kaj besto aparte, kvankam ili temas pri la sama afero. La de iuj asertatan etan signifodiferencon inter la du ankaŭ eblas trakti en unu komuna artikolo, en aparta sekcio "Lingva noto".

Laŭ mi la bona titolo por kunigota artikolo estus "besto", ĉar ĝi estas la pli kutima kaj la Fundamenta esprimo, dum "animalo" estis enkondukita poste kiel novradiko, kvankam neniam vere bezonata. La ideon, ke "animalo" estas pli faka kaj "besto" nur komunlingva mi forte kontraŭas. Eblas ankaŭ uzi "besto" fake, kaj en la Fundamenta lingvouzo ĝi ja ampleksas ankaŭ la fakan uzon. "Animalo" estis origine enkondukita de naturalistoj (homoj kiuj emis enkonduki tre multajn novradikojn ĉefe el la latinidaj lingvoj) aŭ de esperantistoj, kiuj malĝuste opiniis ke "besto" havas negativan nuancon kiel kelkaj etimologie rilataj vortoj de ĉefaj Eŭropaj lingvoj, kaj nur poste oni elpensis 'diferencojn' inter "animalo" kaj "besto" por pravigi la vorton. Tamen daŭre eblas uzi la vorton "besto" en la faka senco (do por ajna individuo de la regno, kiu latine nomiĝas "Animalia"), kaj laŭ mi la Vikipedio tiel uzu la vorton. Marcos 03:57, 28. Nov 2008 (UTC)

Mi pensas ke estas bozono por du vorotoj. 1. aliaj bestoj sen homoj 2. aliaj bestoj kun homoj. En mia lingvo (pola) estas nur unu vorto kaj estas miskomprenoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:04, 31 Jan. 2014 (UTC)

Realinomu la paĝon[redakti fonton]

Bonvolu iu administranto realinomi la paĝon denove al animalo. Vidu ankaŭ longan diskuton Portala diskuto:Animaloj. Zuazua 14:06, 27. Feb 2010 (UTC)

En tiu diskuto, same kiel en antaŭa diskuto ĉe Diskuto:Animalo la plej multaj Vikipediistoj pledis por la uzo de "besto" anstataŭ "animalo" en la titolo. Ke vi nun petas iun administranton ŝanĝi la titolon de ĉi tiu paĝo estas neakcepteble donite ke vi tute konsciis pri tio ke en ambaŭ diskutoj pri la temo oni preferis "besto". Marcos 12:22, 28. Feb 2010 (UTC)