Diskuto:Blanka urso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

la bildo ne vidiĝas

Blanka (polusa) urso estas tro longa titolo. Prefere estu aŭ blanka ursopolusa urso. Lingvano 10:39, 27. Maj 2005 (UTC) Ĉu ne estus pli trafa la arkta urso? Narvalo 10:50, 27. Maj 2005 (UTC)

Arkta urso esta etimologie redunda! "Arktos" en la greka signifas "urso", "Arkta poluso" signifas etimologie "ursa poluso", "arkta urso" estus, etimologie "ursa urso"! Sed, kompreneble la plejparto de homoj ne memoras tion. Roberto 11:33, 27. Maj 2005 (UTC)

arkta=nordpolusa, mi vidas nenian problemon. Pli klara ol polusa. Sed eble plej bone blanka urso aŭ glaciurso (laŭ hungara:)).

Arkta urso estus alia eblo, sed mi malpli preferas ĝin. Guglo trovas:

  • blanka urso 85
  • polusa urso 37
  • arkta urso 19
  • glaciurso 8


Dankon, sed gugla serĉo respegulas nur lingvouzon de la (relative) riĉuloj tio signifas okcident-eŭropismon, laŭ mia vidpunkto. Sed, ni redirektu (ĉar tio jam ekzistas kiel alidirekto) al blanka urso kaj menciu ĉiun eblon. :)Narvalo 16:15, 27. Maj 2005 (UTC)