Diskuto:Bostona maratono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi pensas ke "Bostona maratono" estas pli kutima Esperanto ol "Boston-maratono" (kompreneble iel ankaŭ permesatas diri Boston'-maraton', sed tio vere ne estus kutima lingvaĵo). Mi tial ĵus verkis plian artikolan ĝermon pri la sporta evento de 2013, ne nur pri la eksplodoj, nomis ĝin bostona maratono 2013, kaj kuraĝas alinomigi tiun-ĉi tekston "Bostona maratono". Aidas (diskuto) 20:36, 22 Apr. 2013 (UTC)

PS: Cetere jam delonge ekzistas la artikolo Londona maratono (kiun mi neniam tuŝis, do la titolo vere ne estas mia inventaĵo), kaj mi ĵus aldonis novan artikoleton pri la Berlina maratono. Tio nur por pruvi ke la vortumo ne estas unuopaĵo... Aidas (diskuto) 21:29, 22 Apr. 2013 (UTC)