Diskuto:Cearao

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gravas ke ni diru la nomojn de urboj de Cearao, ĉu ne?

"Estro" jam estas senseksa vorto. Do oni ne bezonas skribi vorton "Estr(in)o". Tial mi forviŝos ĝin. Golbery (Goŭberi') 05:00, 7. Mar 2006 (UTC)

Nomoj de Urboj[redakti fonton]

Mi sugestas, ke oni esperantigu kelkajn nomojn de urboj de Cearao. Mi volas skribi pri iuj kaj mi ne scias kiuj nomo estas la plej taŭgaj. Golbery (Goŭberi') 16:34, 7. Mar 2006 (UTC)

Nomo de l' artikolo[redakti fonton]

La subŝtato devus nomiĝi ne Cearao, sed Searao: la skribo C estis nur kutimo de la koloniistoj por skribi la tupian /s/, sed ĝi ĉiam prononciĝis kaj prononciĝas /s/; vidu pli ĉe la piednotoj en "Esperantigo de vortoj el portugala fonto"; mi nur tolerus la skribon C en latindevenaj propraj nomoj. Ĉi tio estas fuŝa grafismo: ni lasu tiujn je la plej malalta nombro kiel eble.