Saltu al enhavo

Diskuto:Dalekarlio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu redirektigo estas ege bona iniciato! Uzu ĉiam la propralandajn nomojn kaj ne tiujn esperantaĉajn hibridojn! Mi proponas ke ankaŭ la landonomon, same kiel la provinconomon, ni traktu tiel!

Martin Strid [li mem forgesis subskribi]


Kvankam mi estas la laŭdato, mi volas bremsi la laŭdon: Min ege ĝenis ke post multaj jaroj ankoraŭ neniu penis verki almenaŭ ĝermajn artikolojn pri la nunaj provincoj de Svedio (kaj ke krome mankas artikoloj pri plej multaj komunumoj kaj urboj de Svedio) - tio tre ĝenigas verkadon de pli specifaj tekstoj pri svedaj temoj. Kaj ĉar estis relative multaj ruĝaj ligiloj en esperantaj tekstoj kun mencio de la svedlingvaj provinconomoj, mi inspiriĝis de tio kaj verkis la unuajn ĝermojn pri la modernaj provincoj sub la svedlinga nomo. Tamen principe mi preferas esperantlingvajn nomojn de geografiaj unuoj - aparte tio bonas en plurlingvaj regionoj: Skribante "Montrealo" ne necesas elekti inter la nacilingvaj variaĵoj Montreal angle kaj Montréal france, "Bruselo" pli klaras ol Bruxelles aŭ Brussel aŭ Brüssel - kaj iu anglalingvano en EU laboranta en Bruselo eble insistas pri Brussels, kaj la samo ankaŭ validas por Svisio, svedlingvaj partoj de Finnlando, eĉ eble por samelingvaj komunumoj en norda Svedio, kaj multaj pliaj mondopartoj.

Krome havi abundon da ne-esperantaj supersignoj en esperanta teksto - tiom da ä ö ü en ĝermaaj kaj finn-ugraj nomoj, la tutan gamon de Á á Ć ć É é Í í Ĺ ĺ Ń ń Ó ó Ŕ ŕ Ś ś Ú ú Ý ý Ź ź À à È è Ì ì Ò ò Ù ù Â â Ê ê Î î Ô ôÛ û Ŵ ŵ Ŷ ŷ Ë ë Ï ï Ÿ ÿ ß Ã ã Ẽ ẽ Ĩ ĩ Ñ ñ Õ õ Ũ ũ Ỹ ỹ Ç ç Ģ ģ Ķ ķ Ļ ļ Ņ ņ Ŗ ŗ Ş ş Ţ ţ Đ đ Ů ů Ǎ ǎ Č č Ď ď Ě ě Ǐ ǐ Ľ ľ Ň ň Ǒ ǒ Ř ř Š š Ť ť Ǔ ǔ Ž ž Ā ā Ē ē Ī ī Ō ō Ū ū Ȳ ȳ Ǣ ǣ ǖ ǘ ǚ ǜ Ă ă Ĕ ĕ Ğ ğ Ĭ ĭ Ŏ ŏ Ŭ ŭ Ċ ċ Ė ė Ġ ġ İ ı Ż ż Ą ą Ę ę Į į Ǫ ǫ Ų ų Ḍ ḍ Ḥ ḥ Ḷ ḷ Ḹ ḹ Ṃ ṃ Ṇ ṇ Ṛ ṛ Ṝ ṝ Ṣ ṣ Ṭ ṭ Ł ł Ő ő Ű ű en aliaj lingvoj, ankaŭ ne estas ĝojo, aparte de tio, ke ankaŭ sensupersignajn nomojn nacilingvajn en diversaj lingvoj ne ĉiu scipovas ĝuste prononci - ne ĉiu parolas, ni diru, la polan aŭ gaelan, eŭskan aŭ albanan. Pri personaj nomoj ĉiukaze restas tiu problemo, kaj por vilaĝoj kaj urbetoj ĉie en la mondo ankaŭ - ne havas sencon aparte inventi esperantajn nomojn por ĉio. Sed nomoj de grandaj subŝtataj unuoj, grandaj urboj kaj grandaj geografiaj objektoj kiel maroj aŭ riveregoj laŭ mi prefere estu en Esperanto, por ke ne trograndiĝu la interlingva miksaĵo.

En mia hejma lingvo, la litova, oni sisteme litovigas fremdajn nomojn (eĉ ĉiujn personajn nomojn) kaj kontentas pri tio. Mi do fakte pardonpetas, ke mi verkas la artikolojn pri la svedaj provincoj sub la sveda nomo, ne sub esperantlingva: Ju pli mi pripensas, sed pli mi dubas ĉu estas bone. Sed oni ĉiukaze ja povos ankoraŭ alinomigi la artikoletojn de la sveda al esperanta nomo, se oni volas.

Aparte mi krome volas pardonpeti pri TIU-ĈI dedirektigo. Entute nur temas pri mistajpo - en Esperanto estas "Darlekarlio", ne "Dalekarlio"... Mi ĵus konsciiĝis pri mia mistajpo kaj revenis al la redirektiga paĝo, alikaze mi eĉ ne vidintus la supran komenton de Martin.

Aidas 18:05, 21. Okt 2009 (UTC)