Diskuto:Datumbazo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton!

Inter alie ĉar

  • en Google 15.900 foje aperas datumbazo kaj nur 959 foje datenbanko
  • Komputada Leksikono kaj Reta Vortaro sugestas tiun tradukon
  • mi konas neniun kiu uzas datenbanko en praktiko
mi sugestas renomi la artikolon al Datumbazo, jes ja menciante Datenbanko kiel alternativo kiu aperas en PIV.

Eventuale, se vi preferas, ni povas pri tio ĉi organizi balotadon inter vikipediistoj kaj eĉ peti konsilon de akademiistoj.

Amike,

Yves Nevelsteen 20:27, 29. Nov 2006 (UTC)

Respondo de akademiano Bertilo Wennergren[redakti fonton]

> Ĉu vi konsilus renomi la artikolojn al Datumo kaj Datumbazo?

Jes.

Tamen lau mia impreso preskau chiuj uzas "datumoj" (kun J) por tio, kion la Komputada Leksikono nomas "datumo" (sen J), kaj "datumo" por tio, kion KL nomas "datumano".

Amike,

-- Bertilo Wennergren http://bertilow.com

Respondo de komputilisto Raymond GERARD[redakti fonton]

Pli taŭga termino estas : inform(o)banko.

Datumo neniel rilatas al "dato" sed devenas de la angla "data".

Bazo tute ne rilatas al la afero.

La nova vorto "dateno(j)" estas superflua. En ĉiuj kuntekstoj kiujn mi vidis, ĝi povas esti anstataŭigita per "informo(j)".

--Remuŝ