Diskuto:Dazipedoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi redaktis la lingve iom laman artikolon; la vorton "zonbesto", laŭ mi nek klaran nek precizan, mi ŝanĝis ĉie al "dazipo", trovebla en plej diversaj vortaroj. Se iu konfirmus similan vortaran troveblon de "zonbesto", mi konsentus pri ĝia aldono (nun en Tajvano mi ne povas konsulti miajn vortarojn). Same mi unuecigis al "armadelo" kaj forigis alternativajn hispanismojn ("*armadilo, *armadiljo" k.s.). - jc


Nu, estixgis kaoso pro la miksado de dazipo, tatuo, armadelo en la vikipedio. Ni devas elekti kaj nomi unuece la beston aŭ ia dazipo, ia tatuo aŭ ia armadelo.

Ĉu

  • naŭzona dazipo
  • naŭzona armadelo
  • naŭzona tatuo

Ĉu Lingva Komitato aŭ simila ĉe UEA ne povas proponi uzon de nur UNU? Al kiu turni sin? Narvalo 08:36, 1. Jan 2006 (UTC)

Mi estas Brazilano, kaj mi jam manĝis ilin kaj nomas ilin tatu nacilingve, sed neniu brazila esperantisto nomas ilin tatuo. Mi miregis ĉar estas vorto tatuo en PIV en tiu senco. Brazilaj E-vortaroj ĉiam tradukas tatu per dazipo. Dazipo ne ŝajnas al mi tute bona, ĉar devenas de scienca vortprovizo kaj neniu ĉiutage nomas tatuarmadillo dazipus, mi pensas armadiljo pli internacia. Armadelo ne estas bona ĉar en neniu lingvo oni havas tiu E en la radiko, la hispana (kaj angla) radiko estas armadill kiun oni prononcas armadilj. Sekve aŭ dazipoarmadiljo.Roberto 11:29, 1. Jan 2006 (UTC)

Kaj kian guston ĝi havas? Ĉu ne estas protektata besto? Narvalo 12:52, 1. Jan 2006 (UTC)

Laŭ la argumentoj de Roberto, ni reŝanĝu duonon de la vortprovizo de esperanto, komencante per la Fundamento. Ne plu "martelo" (*martilo?, *martiljo?), "faruno" (*farino?), "ripeti" (*repeti?) k.s.; ni transiru rekte al interlinguaoccidental, kiuj pli "respektas" la radikojn de la fontolingvoj... Nu, serioze, la elekto devas esti inter "armadelo" (ja tiel en vortaroj), "dazipo" kaj "tatuo". La formo "tatuo" laŭ mi ne estas la plej taŭga pro homonimeco kun surhaŭtaj tatuoj (kvankam ekzistas amaso da homonimoj en esperanto!). La scienca (aŭ scienclatina) deveno de "dazipo" ne ĝenas; ĝi rimiĝas kun zipo kaj kun bradipo, alia simpatia besto (kaj, cetere, mi tre preferas ĉi formojn al tiuj de NPIV bradipodo kaj eventuale ankaŭ dazipodo, mi ne povas nun kontroli). Mi, hispanlingvano, povus kontenti ankaŭ pri "armadelo", eĉ se unu silabon pli longa. La demando estas ĉu iu biologo inter ni povas esprimi argumentojn favore al iu el tiuj formoj. Mi trovas provizore plej konvena la paron "dazipo/dazipedoj"; ĉiel ajn indas elekti unu formon. - jc PS: UEA ne havas lingvan komitaton, sed ĉiam eblas sin turni al la "lingva konsultejo" de la Akademio de Esperanto (ĝi devus plu ekzisti; siatempe okupis sin pri ĝi Maul - jc

Martelo portugallingve estas martelo, ĉu ne? Kaj jes, mi pensas ke ni povas akcepti kritikojn kaj lerni de aliaj projektoj. Mi ĉiam estas kontraŭ adopti gramatikaĵojn de aliaj projektoj, kaj rekte akiri iliajn vortojn, sed en kazo de dazipo/tatuo/armadelo, tiuj ĉi ne estas oftaj vortoj eĉ ne fundamentaj, oni certe povas krei sinonimon neologisman kaj arĥaismigi la ne taŭgajn sinonimojn. Alie la gusto similas al didelfo aŭ kobajo, sed estas pli seka viando kaj la flaro estas malbona. Kiam mi estis infano mia patro ĉasis tre ofte, sed li ciam preferis didelfojn. Kaj laŭ brazilaj leĝoj eĉ formikoj estas protektataj, tro da justeco, neniu justeco...Roberto 11:18, 2. Jan 2006 (UTC)

pri "armadelo"[redakti fonton]

Jes, "martelo" ekzistas tiel en la portugala, sed kio pri "faruno" kaj "ripeti" kaj multaj aliaj? Kio pri delfenoj kaj pingvenoj? Kial vi ne same rebaptu delfenojn "*delfinoj", "*dolfinoj" (laŭ la angla) aŭ eĉ "*hajtunoj" (laŭ la plej parolata lingvo, la ĉina)? Kaj pingvenojn "*pingvinoj", "*pinguinoj", "*pingŭinoj", "*penginoj" aŭ eĉ "*penwinoj"? - jc

Zamenhof mem konsili arkaismigi netaŭgajn vortojn. Oni kiu parolas latinidlingvojn scias ke la grupoj KV kaj GV por transkribi "qu" kaj "gv" originis de miskompreno de ĝermanparolantoj kaj eble slavparolantoj de nia digrafo "qu", mi pensas ke multaj el ili miras kiam eltrovas ke "qu" estas ofte simpla /k/ kaj "gu" simpla /g/. Mi pensas ke en tempo de Zamenhof, tio estis akcetebla, ĉar li mem konis latinidlingvoj nur skribe, sed hodiaŭ oni povas arkaismigi multajn neoftajn "kv" kaj "gv" vortojn. La finaĵoj "il" kaj "in" estas evitendaj por ke oni ne konfuzu ilin al sufiksoj, *Delfino, *dolfino ŝajne havas la sufikson -in, same kiel *pingvino ktp. sed "litero" ne estas "ero de lito"... Legu viajn proprajn opiniojn pri "marfruktoj" kaj "mariskoj", vi tute ne estas kontraŭ la enkonduko de plitaŭgaj neologismaj vortoj.Roberto 12:06, 3. Jan 2006 (UTC)


Komence de la lingvokontruo regis in- kaj il-fobio. Tion oni poste ne povis korekti ĉar tiuj iĝis bedaŭrinde fundamentaj vortoj. Mi estas por internacisimilaj vortoj kiel delfino kaj pingvino.

Armadelo estas tute ne radikiĝis en la lingvouzo, tiel oni rajtas elekti pli taŭgan anstataŭ ĝi. Kiu aperigis tiun formon en la Sankta Biblio de Esperantistoj? Mi suspektas, ke estis iu sola homo, kiun kontrolis nur amiko, kiu ne volis ofendi lin pro la stultaĵo. Vivu la vivanta kaj uzebla lingvo kaj ni forgesu la vortojn kreitajn ĉe skribotablo! Narvalo 12:50, 3. Jan 2006 (UTC)

Mi evidente ne estas kontraŭ la enkonduko kaj uzado de neologismoj. Jes kontraŭ la enkonduko de novaj vortoj kiuj alportas nenian kaj nenioman utilon. Pri "marisko", kiel siatempe mi argumentis, ĝi celas nomi ion kion ĝis nun oni nomis per semantike maltaŭgaj kunmetoj; en esperantigo de vortoj el hispana fonto mi montras, ke simpla 'l' estas la plej bona transskribo por la hispana 'll' (kaj tial preferas paelo kaj tortilo al paeljo kaj tortiljo). La formo "armadelo" troviĝas en vortaroj ne de 2005, sed eble de 30 jaroj aŭ pli. Kion oni gajnos per tiu ŝanĝo? Neniom. Cetere, kiom utile estus disponi veran Historian Vortaron por vidi kiam, kie kaj kiuj ekuzis vorton de nia lingvo. - jc

Mia onklino havas dazipojn kiel kortbesto. Tio estas agrabla, sed neutila kverelo. Dazipo estas la plej uzata vorto de ni amerikanoj por amerika besto, mi pensas ke brazilanoj ĉiam tradukos "tatu" per dazipo ne per tatuoarmadelo, mi pensas ke en romanoj aŭ poemoj de eŭropanoj neniu aperis aŭ aperos la besto. Sekve se niaj hermanos castellanos, kiel ni brazilanoj nomas la hispanparolantojn, ne uzos "armadelo" la vorto mortos. Tatuo en senco de besto esta tute morta vorto Roberto 03:05, 4. Jan 2006 (UTC)

Estas vane pensi aŭ ne pensi pri uziteco se oni ne kontrolas. Eble unu el la vortoj jam aperis en iu el la multaj bonaj tradukoj el la brazila literaturo, aŭ en "Cent jaroj da soleco", aŭ en originala verko de Tibor SEKELJ aŭ de Trevor STEELE... Mi mem ne havas preferon por "armadelo" sed ja por "dazipo". Kiel pri didelfo, la fakto ke ĝi venas de la scienca lingvo ne ĝenas min. Por ĉino aŭ turko estas indiferente, ĉu tute nova vorto venas de la (scienc)latina aŭ de la tupia. - jc

Jes, laŭ mia kontrolo, Jorge das NEVES en siaj tradukoj kaj poemoj ĉiam uzas dazipon, kaj mi pensas ke ĉiuj brazilaj tradukantoj uzis ĝin. Mi ne konas uzon de "tatuo". Estas popolkazono pri dazipo en Brazilo: "Ne metu la manon en daziptruo/ ĉar estas tro danĝera/ Oni bezonas singardi..." Roberto 14:48, 4. Jan 2006 (UTC)