Diskuto:Der Schatz im Silbersee

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi transŝovis la tradukon de la filmo tuj post la nomo de filmo. La germanan titolon mi uzis tial, ĉar oni indikas ĉi tie filmojn kun originaj nomoj. Se iu dezirus havi esperantan tradukon por la filmo en la titolo kaj dekomence de la artikolo, bonvolu fari tiel. Mi nur respektis nomigadon de filmoj tiel, kiel faris aliaj antaŭ mi. --Petr Tomasovsky 06:52, 12. Okt 2006 (UTC)

Mi konsentas ke en ĉi tiu artikolo la germana artikolo aperu unue. Fakte, nia regulo (aŭ almenaŭ nia kutimo) estas mencii verkojn ne-tradukitajn en Esperanton unue nacilingve sed mencii tradukitajn verkojn unue en ilia nomo (laŭ la traduko). Por ekzemplo de la dua, vidu La aventuroj de Alicio en Mirlando. Marcos 02:09, 13. Okt 2006 (UTC)
Kial oni metas la artikolon "la" antaŭ propraj nomoj? Mi opinias, ke Arĝenta lago estas nomo de lago. Tio ne estas lago, kiu estas arĝenta. Mi ankaŭ ne estas la Petr Tomasovsky. --Petr Tomasovsky 06:26, 12. Aŭg 2007 (UTC)
Pri tio skribas PMEG: "Antaŭ ordinaraj vortoj, kiuj fariĝis propraj nomoj, oni normale ja uzas la, ĉar la vortoj ne per si mem montras unikaĵojn." Legu ankaŭ la tieajn ekzemplojn. Marcos 12:11, 14. Aŭg 2007 (UTC)