Diskuto:Devanāgarī

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

mankas mencio de anusvara kaj pri la nazaligitaj vokaloj.

Mankas ankaŭ prezento de la konsonantoj. (La fakto ke Kriĉjo tradukis el la angla povas klarigi kiel li skribas ke la longa e estu elparolata kiel ej. Ankaŭ anglaj esperantistoj foje lejvas la manon.) Gunnar Gällmo 13:53, 19. Jun 2004 (UTC)

La astero laŭ kiu Brahmi devenus de la skribo de Indus civilizacio miras min. Ĉu serioza? ĉu nur hipotezo de kelkaj ? ĉu ne subkaŝĝas politikaj celoj ? Mi ĝis nun estis legante ke 1°) oni ne scias 2°) konjekteble estis pro influo de la fenica alfabeto , ĉar la havenoj de Hindo havis tiam de pluraj jarcentoj kontaktojn kun la fenicaj negocistoj. (Eliott)

En la angla vikipedio estas skribite: "There is, however, a generally unaccepted theory according to which the Brahmi script is derived from the Indus script that goes back to at least 2600 BC." - do, "ekzistas tamen ĝenerale *ne* akceptita" (mia emfazo) "teorio, laŭ kiu la Brahmi-skribo estas derivita el la Indus-skribo kiu datiĝas ĝis almenaŭ 2600 a. Kr." Tio koincidas kun la kritiko de Eliott, kaj mi enmetis frazon de tiu efekto. (Mi ne scias kiu enmetis la aserton en nia vikipedio, sed tiu eble tro rapide legis la anglan tekston kaj ne vidis la "un"...). Gunnar Gällmo 15:49, 22. Jun 2004 (UTC)

Devanāgarī kontraŭ Nagario ktp.[redakti fonton]

La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV2) ne enhavas la vorton devanagari, sed ja enhavas la vorton nagario, Skribsistemo parte alfabeta parte silaba, uzata por la sanskrito, la hindia kaj aliaj hindaj lingvoj.

En sia kritikaj notoj pri la Nova PIV, Bertilo WENNERGREN, membro de la Akademio de Esperanto, diras: "Aperas 'nagari/o' (skribsistemo de sanskrito k.a.). En [la granda vortaro de] Krause estas 'devanagaro' por la sama skribsistemo. Ŝajnas al mi, ke 'devanagaro' (aŭ 'devanagara skribo') estas la normale uzata nomo, sed eble la alternativo de NPIV tamen estas pli bona." Notu, ke Prof. Erich-Dieter KRAUSE ankaŭ estas membro de la AdE.

Al mi ŝajnas, ke devanagara skribo, aŭ devanagaro, aŭ nagario estus pli bona ol devanagaridevanāgarī, kiuj ne konformiĝas al la esperanta ortografio.