Diskuto:Disvolviĝ-biologio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne estus pli konvena nomo Evoluiga biologio? Petro 27. Mar 2006 05:51 (UTC)

Verŝajne ne, ĉar evolu(ad)o (ĉeĥe Evoluční biologie) estas alia afero. -- Robert Weemeyer 13:55, 27. Mar 2006 (UTC)
Saluton Robert, la vorto evoluo signifas ĉeĥe ankaŭ vývoj, do evoluiga biologio aŭ eble nur evolua biologio signifus vývojová biologie, (do biologio kaŭzanta evoluon) kio respondas al la angla developmental biology, kiel nomiĝas la angla artikolo. Disvolviĝ-biologio estas kio? Ĉu disvolviĝinta biologiodisvolviĝema biologio? Kiel ĝi poste sonus ĉeĥe? Ĉu rozvinutá biologie, rozvíjející se biologie? Vikie Petro 27. Mar 2006 18:27 (UTC)


Disvolviĝ-biologio estas fako de biologio, kiu laboras pri la disvolviĝo de estaĵoj de la ovo ĝis la atingo de plenkreska organismo (inkluzivas ĉiujn viv-periodojn, rilatas al la ŝanĝoj kiuj okazas). Se mi anstataŭas per evolu', la afero estas pli komprenebla. Disvolviĝo de la ovo? Evoluo de la ovo?Narvalo 18:31, 27. Mar 2006 (UTC)