Diskuto:Eŭska Lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu Eŭska ne devenas de la Eŭska nomo por la lingvo mem: Euskara [Eŭskara] ? Mi ne parolas ĝin, sed vivis apud kie ĝi estas parolata (en Bearn [Bearn], Sudokcidenta Francio).--Nicolas STAMPF

Nu, mi divenus ke jes... --Brion VIBBER
Ankaŭ mi ne parolas ĝin, sed mi temp-al-tempe estis en Eŭskio kaj sufiĉe legis pri ĝi por scii ke estas du ebloj:

1. Ĝi estas prenita rekte el la adjektivo/memstara prefikso "eusko" [eŭsko], trovebla interalie en "Eusko Jaurlaritza" ("La Eŭska Registraro") kaj "euskotar" ("Eŭskiano"). 2. Ĝi prenitas el "euskal", adjektivo/memstara prefikso trovebla en "Euskara", "Euskal Herria" (Eŭskio), "Euskaldun" ("Eŭsk-lingvano") ktp.

Verŝajne temas pri kombino, t. e. nudigo de la radiko EUSK kaj aldono de Esperantaj afiksoj.

--Bab


Pri la fakto ke la lingvo ne havas iu ajn ligon al aliaj lingvoj, mi ne tro pricertus, ĉar mi jam legis en scienca gazeto franca ke ia tribo indiana (ne hindia) parolas preskaŭ saman lingvon. Bedaŭrinde, mi ne memoras kiun ĝi estas. Tamen, mi (pensas ke mi) ankoraŭ havas tiun gazeton hejmen kaj povos retrovi la nomon de tiu popolo. Tiam, mi ŝanĝos tiun artikolon. --Nicolas STAMPF


Ne, ne faru tion! Mi ankaŭ legis pri tio, kaj tio estas nur unu el multaj hipotezoj. Multaj amerikaj lingvoj estas ergativaj kaj sintezaj (eĉ "polisintezaj", t. e. tuta frazo povas alpreni formon de unu vorto), samkiel la Eŭska. Iam dum pli fruaj jarcentoj, Eŭskaj navigistoj laŭdire atingis Amerikon, kaj ekestis komerca interlingvo/piĝino ergativa. Do, eble kelkaj Eŭskaj vortoj travivis en kelkaj nordamerikaj dialektoj, sed tamen ne temas pli rekta parenceco. Laŭ la sciencistoj, plej probablas ke egzistas ligo inter la Eŭska kaj la Kaŭkaziaj lingvoj - ke iam antaŭ la Hindeŭropa invado de Eŭropo tiu pra-popolo loĝadis la tutan areon, de Eŭskio ĝis Kartvelio; sed eĉ tio estas nura hipotezo. Vi povas pli legi je http://www.cogs.suŝ.ac.uk/users/larryt/basque.html (angle).

--Bab


La ĉi-lasta hipotezo estas tre populara ĉe Kartveloj. Ĉi tiun hipotezon oni konis eĉ en mezepoka Kartvelio kaj verŝajne devenas de tiu fakto, ke Pirenean duoninsulon oni nomis Iberia (kies praloĝantoj estis eŭskoj) kaj orientkartvela ŝtato, kiu ekzistis inter 4 jc a.K. kaj 5-6 jc p.K., ankaŭ havis la nomon Iberia. Interalie Eŭska lingvo, same kiel la Kartvela lingvo estas izolitaj, ne havas parencajn nenie, kaj kiel lingvistoj asertas, estas io komuna en lingvostrukturoj. Oni trovas en Eŭskio kaj Kartvelio similajn toponimojn, hidronimojn, familiajn nomojn.

-- Avtandil ABULADZE