Diskuto:Edward Schillebeeckx

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi, Ludovica, redaktis tiun ĉi artikolon, konsciante ke eventuala revizianto povas ne esti kompetenta pri tiaj temoj. Do, mia ĝentila revizianto bonvolu ne vidi "kaoson" kaj puni la tuton per cenzuro "polurinda".

Ĝuste pri tiu cenzuro "polurinda", kiu povas kaj rajtas ĝin forigi kiam la korektoj jam honoris la averton? Ekzemple el voĉo "Hipokriteco"?

Dankkore

Ludovica

Saluton. Ĝis nun neniu kritikis tiun ĉi dankindan artikolon, do eble mi provu. Mi ne arogas al mi kompetencecon pri multaj temoj. Mi ja arogas al mi iom da kompetenteco pri la formo de vikipediaj artikoloj (ekz. ke la naskiĝtagon de persono oni mencias en la unua frazo) kaj pri la ortografio de Esperanto. Tial mi opinias, ke aferoj kiaj jenaj ja estas "polurindaj":
  • dokento (docento)
  • vatika (vatikana)
  • malortodoksio (malortodokseco)
  • dudeljaraĝante (dudekjara?)
  • estomta (estonta)
  • selekta (elekta)
... mi haltas.
Sed tio estas bagatelaĵoj, kiuj nur kostas tempon – de la aŭtoro por kontrola relegado, aŭ de iu alia. Ŝajnas al mi, ke funda trajto de viaj artikoloj estas, ke ili estas eseaj aŭ felietonaj – esprimas opiniojn sen diri, kies opinio ĝi estas. Ekzemplo: "hastemaj observantoj opiniis ke...". Io tia estas bona en eseo aŭ en gazeta felietono. Enciklopedio bezonas faktojn, ĉi-okaze ekzemple en la formo de kontroleblaj citaĵoj.
Ĉion bonan por 2010, Aisano 16:06, 30. Dec 2009 (UTC)