Diskuto:Eklezia latino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Eklezia Latino)

Kial cetere la nomo Eklezia Latino havu du majusklajn komencajn literojn, dum la nomoj de ĉiuj aliaj lingvoj en Esperanto skribiĝas minuskle, se ne temas pri "markonomo" de artefarita lingvo, kiu ricevis tiun nomon de iu aŭtoro (Esperanto, Volapuko, Interlingvao ktp) same kiel gepatroj donas nomojn al siaj novnaskitaj infanoj (Paŭlo, Eva, Petro, Marta). Laŭ PIV, latino havas minusklan komencan literon, kaj sanskrito cetere ankaŭ. Mi supozas ke "eklezia latino", kun du minusklaj vortokomencoj, estus pli ĝusta literumo, sed mi konscias ke titolo de vikipedia artikolo ĉiam havas unuan literon kun majusklo, do en artikola titolo kaj komence de frazo tamen estas "Eklezia latino", sed nur tie - meze de frazo estas "eklezia latino". ThomasPusch (diskuto) 21:32, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]