Diskuto:Elapereco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

komplika vs. ampleksa[redakti fonton]

La unua frazo de la artikolo aktuale diras "En scienco kaj filozofio, elapereco estas la apereco de novaj kvalitoj de komplika sistemo kiu aperas per la interagado de multaj pli simplaj partoj". Miaopinie, ne temas pri "komplika sistemo", sed pri "ampleksa sistemo", kio estas malsama afero. Kontrolinte la anglalingvan kaj germanlingvan versiojn de la samtemaj artikoloj, oni tie trovas "complex" kaj "komplex", ne "complicated" kaj "kompliziert". Tio ne estas nura gusto, amplekseco kaj komplikeco sence malsamas. Ampleksa afero estas plej ofte komplika, sed komplika afero ofte ne estas ampleksa. --Payton M. (diskuto) 08:39, 19 sep. 2019 (UTC)[Respondi]