Diskuto:Elasteco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eta rimarkigo: la argumento "Elasto alinomita al Elasteco: 10-oble pli ofta, laŭ guglo" ne estas nepre trafa, ĉar ambaŭ terminoj ekzistas: "elasto" estas kvanta (mezurebla) fizika grando, "elasteco" estas la eco esti elasta. La diferenco do estas la sama kiel tiu inter longo/longeco, alto/alteco kaj tiel plu.

La rezultoj de Guglo kaj aliaj serĉiloj certe ne estas neglektindaj, sed ili memorigas min pri la argumento: "Jen bonega loko por pikniko: ne eblas, ke eraras 10.000 formikoj..." :-)

Umberto 21:13, 17. Mar 2008 (UTC)