Diskuto:Elia Kazan

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iu novulo ĵus ŝanĝis la naskiĝlokon de Elia Kazan de Istanbulo al Kayseri, almenaŭ en la esperanta, germana kaj angla vikipedioj. En la hispana jam ekde la 7-a de septembro estas tiu nova naskiĝloko - enskribita fare de anonimulo de la retkonekto "212.174.145.126". Ekster vikipedio ĉiuj de mi konsultitaj fontoj indikas la naskiĝlokon Istanbulo=Konstantinopolo, nur la patro ŝajne origine devenis el Kayseri. Eble ĉiuj eksteraj fontoj eraras, sed tiam necesus pruvi ke la aserto pri naskiĝo en Kayseri ĝustas.

ThomasPusch 19:42, 29. Apr 2010 (UTC)